Wine 1.1.7 – ankaŭ Direct3D 10 en Linukso

Antaŭnelonge teamo de Wine eldonis stabilan version 1.0.1. Ĝi apartenas al stabila branĉo, t.s. ke programistoj jam korektos nur erarojn en ĝi, grandajn novajn funkciojn oni ne aldonos. Novajn funkciojn oni realigos en programistaj (nestabilaj) versioj. La plej nova programista versio estas 1.1.7.
Logotipo de WineInter gravaj novaĵoj apartenas: korektoj de instaliloj, speciale por Internet Explorer 7 kaj ekrealigo de Direct3D 10. Ankaŭ pliboniĝis kongrueco kun Adobe Dreamweaver 8, Mozilla Firefox 3, Photoshop CS2, Google Chrome kaj RealPlayer 11. Nun oni povas pli bone ludi ludojn Oblivion, Flatout 1, SWAT 2, LEGO Star Wars kaj Warcraft 3.

Pliaj informoj pri ŝanĝoj en versio 1.1.7 vi trovos en listo de ŝanĝoj. Ĉe la oficiala retpaĝaro estas multaj informoj pri la projekto kaj eblo elŝuti stabilan aŭ programistan version.

Pri Wine

Wine estas malfermitkoda realigo de Windows API super la X, OpenGL kaj Unix. Tio signifas ke per ĝi eblas lanĉi Windows-ajn programarojn en Unix-similaj operaciumoj (Unix, Linux, BSD, Solaris, MacOS x). Wine ne bezonas instalitan Windows-on, sed povas uzi ties DLL-ojn, se ili disponeblas.