Volontulu ĉe E@I

Erasmus+Estu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto partoprenas en la Eŭropa Volontula Servo kaj regule invitas volontulojn. Kandidatiĝu ankaŭ vi!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 30-jara) esperantisto el eŭropunia aŭ najbara lando*?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I.

*La akceptataj landoj estas:

  • ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom Slovakio;
  • neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;
  • Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

Vi havas ŝancon fariĝi volontulo kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS)! Dum dek du monatoj vi rajtos sen ajnaj kostoj labori kune kun aliaj esperantistoj el diversaj landoj en la ĉefa sidejo de Edukado@Interreto en Partizánske (Slovakio) kaj havos la okazon partopreni kaj mem kunorganizi diversajn Esperanto-aranĝojn, seminariojn kaj konferencojn. Via tasko estos ankaŭ (kun nia helpo) organizi lingvo-kafejon por enloĝantoj de la urbo, prezenti vian landon en lernejoj kaj edukaj centroj de la urbo kaj regiono, partopreni en la interretaj projektoj de E@I (ekz. lernu.net, deutsch.info, slovake.eu, russky.info) kaj kunorganizi diversajn aranĝojn (Polyglot Gathering, Somera Esperanto-Studado…). Tion farante, vi ekkonos novan landon kune kun ĝiaj kulturo, popolo kaj lingvo, kaj ricevos sperton de longtempa volontulado, kiu poste utilos al vi ekz. dum serĉado de laboro.

Parto de la E@I-teamo en aŭgusto 2016
La volontuloj de E@I en majo 2015
La volontuloj de E@I en junio 2015
La lingvokafejo organizata ĉiumonate en Partizánske
La lingvokafejo organizata ĉiumonate en Partizánske

Vi povas trovi pli da informoj pri EVS ĉe la adreso: https://europa.eu/youth/EU/voluntary-activities/european-voluntary-service_en

La volontulo povos eklabori en Partizánske ekde dato elektota laŭ interkonsento, por maksimuma daŭro de 12 monatoj. La Eŭropa Komisiono, la organizanto de la Eŭropa Volontula Servo, provizas interalie:

  • repagon de transporto al Partizánske kaj reen post la fino de volontulado,
  • helpon kaj repagon de kostoj por ricevo de vizo,
  • plenan pagon de kostoj de loĝado (vi loĝos en loĝejo kun aliaj E@I-volontuloj, esperantistoj),
  • pagon de materialoj bezonataj por via laboro,
  • poŝmonon por kromaj elspezoj (95 eŭrojn monate) kaj manĝmonon (150 eŭrojn monate),
  • plenan asekuron por la tuta tempo de volontulado,
  • tri trejnadojn (antaŭ la forveturo al Slovakio, surloke tuj post la alveno, kaj meze de la volontula periodo),
  • kurson de la slovaka lingvo (kaj vi ankaŭ povos uzi nian interretan kurson www.slovake.eu en Esperanto aŭ eble ankaŭ en via nacia lingvo),
  • atestilon YouthPass, kiun vi povos ricevi fine de la volontulado kaj kiu listigos ĉion, kion vi dum tiu tempo lernis kaj pri kio okupiĝis,
  • asiston de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocioj.

Krom esperantumado vi ankaŭ povos konatiĝi kun aliaj eksterlandanoj, kiuj – same kiel vi – tiutempe estos eŭropaj volontuloj en Partizánske kaj aliaj urboj de Slovakio. Ne perdu la ŝancon kaj aliĝu al tiu ĉi aventuro – ĉar en EVS eblas partopreni nur unufoje en la vivo!

Tre detalan gvidlibron pri la programo Erasmus+, al kiu apartenas la Eŭropa Volontula Servo estas, eblas trovi (en pluraj lingvoj) ĉe la adreso: http://ec.europa.eu/youth/programme/mobility/european-voluntary-service_en.htm

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi kaj sendi al ni ĉi tiun formularon per retpoŝto al la adreso info@ikso.net. La limdato por unuopaj projektoj estas:

  • 19-a de januaro (por projektoj komenciĝantaj inter la 1-a de majo kaj la 30-a de septembro),
  • 1-a de aprilo (por projektoj komenciĝantaj inter la 1-a de aŭgusto kaj la 31-a de decembro),
  • 10-a de septembro (por projektoj komenciĝantaj inter la 1-a de januaro kaj la 31-a de majo).

Post la paso de tiu limdato ni informos ĉiujn pri la elektitaj kandidatoj kaj sendos al ili detalan priskribon de ĉiuj sekve farendaj formalaĵoj.

Volontuloj 2015

One thought on “Volontulu ĉe E@I

Lasi respondon al Boukari Illiassou Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.