E@I-volontulo renkontas aliajn eŭropajn volontulojn en Slovakio

Ĉu vi jam scias ke Esperanto-volontuloj en E@I estas parto de la Eŭropa Volontula Servo (kies nomo lastatempe ŝanĝiĝis al Eŭropa Solidareca Korpuso) financata danke al Eŭropa Unio? Ĉiu nova volontulo de tiu programo estas invitita renkontiĝi kun aliaj volontuloj de sia volontula lando, junuloj ĝis 30 jaroj el diversaj landoj, kiuj volontulas en diversaj urboj ĉe diversaj asocioj, kaj kiuj havas diversajn misiojn rilataj al diversaj temoj. Kiom da diverseco! Tia renkontiĝo povus esti nur interesa, mi ekpensis, kaj mia kolego eksvolontulo jam konfirmis ke “Ĝi estas kiel esperanto-renkontiĝo, sed en la angla”. Ĉu vere?

Kiel esperanto-renkontiĝo

La volontulan renkontiĝon mi partoprenis en slovakaj Tatroj dum ekfrostiĝinta decembro. Dek ok volontuloj el tuta Slovakio alvenis merkrede vespere kaj foriris dimanĉe matene. La renkontiĝo estis gvidata de du respondeculinoj kiuj zorgis pri la programo. Ĝi fakte estis bone elpensita kaj sufiĉe interesa. La unuan tagon ni konatiĝis per ludoj kaj ricevis konsilojn pri nia volontulado. Dum la sekvaj tagoj, ĉiu volontulo prezentis sian asocion kaj siajn misiojn. Eblis ankaŭ paroli pri sia sperto, fari demandojn al la respondeculoj, interŝanĝi pri problemoj. Ni eĉ havis ekskursan tagon por malkovri la vilaĝon Zázrivá, kie okazis la renkontiĝo, kaj ties montaran ĉirkaŭaĵon. Bedaŭrinde la vetero estis tro frosta kaj la vojo tro glitiga, tiel ke ni devis nuligi parton de la piedirado en belega pejzaĝo. Dum fruaj vesperoj ni povis spekti la slovakan filmon Cigán, kiun mi ŝatis, kaj kunludi instruajn kvizojn pri Slovakio. Pli malfrue homoj estis pli festemaj kaj iris babili en apuda drinkejo.

En la angla

Honeste, mi estis iom dubema pri komunikado, ĉar neniam antaŭe mi vere bezonis parole uzadi la anglan ekster lecionoj, kaj kvankam mia komprena nivelo estas bona, mi konsciis ke mia parola nivelo estis kriogenike frostiĝinta. Vortoj plej facile venis al mi en Esperanto, kaj iam mi eĉ senintence alparolis homojn en Esperanto. Mi bedaŭris ke mi ne povis paroli tiom facilen kiom en vera Esperanto-renkontiĝo. Konkrete, mi ankaŭ konstatis ke homoj volonte kreis grupetojn inter programeroj kaj parolis inter si en sia denaska lingvo: france, germane, greke… Tamen, mia plej granda surprizo estas ke eĉ komprenado estis malfacila, ĉu pro ĉies akĉento, ĉu pro disa ĝenerala lingva nivelo. Pri disa lingvo-nivelo mi bedaŭron ne havas: estas bele, ke ĉiaj homoj povas volontuli pere de eŭropa servo, ĉar la celo de tia volontulado ankaŭ estas plibonigi sian lingvo-nivelon. Pri akĉento, mi nur pli bone konsciiĝis kiom rande multaj angla-nedenaskuloj ĉiam restos. Ja eĉ kun bona lingvo-kapablo, kiel egalece komuniki kun aliaj homoj se via prononco estas malfacile komprenebla de la aliaj?

Verkinto: Salomé Hug
EVS-volontulo en E@I

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.