Vivi sen Guglo – ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 2-a parto)

En ĉi tiu parto ni pritraktos printadon de dokumentoj per la operaciumo Google Chrome OS. Montriĝos, ke ankaŭ sur ĉi tiu kampo eblas por Guglo amasigi iujn informojn pri uzantoj.

Ĉu ankaŭ tia triviala afero, kiel estas hodiaŭ printado de dokumentoj, povas malkovri ion pri ni? Laŭdire jes, se vi uzas la operaciumon Google Chrome OS.

Unuavice – kiel fakte okazos printado per ĉi tiu operaciumo? Specifa karaktero de la operaciumo postulas specifan sintenon rilate al printadaj taskoj. Laŭ imago de Guglo zorgu pri printado la tielnomata Google Cloud Print.

“Malgraŭ tio, ke ekesto de “nubo” (angle cloud, rim. de trad.) ebligas al uzantoj aliron al datumoj kaj dokumentoj el iu ajn aparato, hodiaŭaj printiloj daŭre postulas instaladon de peliloj, kio faras facilan printadon el plejmulto de ĉi tiuj novaj aparatoj neebla.”

Ĉar en Google Chrome OS ĉiuj aplikaĵoj estas retaj, Guglo volas oferti al uzantoj komfortan printadon per reta aplikaĵo kun ĉiuj eblecoj, kiujn ofertas la normalaj. Tiel ekestis la servo Google Print Cloud.

Per la servo povas Chrome OS, retaj aplikaĵoj aŭ ekzemple ankaŭ la Android-poŝtelefonoj printi vian dokumenton per ĝia sendo al serviloj de la servo. De ili la printilo petos printtaskon de uzanto kaj printos la dokumenton.

Danke al tio Chrome OS ne devas disponi pri peliloj de diversaj printiloj, ĉar ilian subtenadon prizorgos la Guglo-serviloj. Same retaj Guglo-servoj povos printi dokumentojn pli precize, sen limigoj kaj diferencoj ekestantaj dum printado per diversaj retumiloj.

Ni povos printi el aplikaĵoj kiel Google Docs aŭ Google Calendar kaj el aparatoj kiel personaj komputiloj, tekokomputiloj, poŝtelefonoj ktp. La servo estas nuntempe daŭre en evoluo kaj oni laboras pri ĝia funkciigo kun Google Chrome OS, resp. Chromium OS.

Konkludo – ne sufiĉas, ke praktike ĉio dum uzado de Google Chrome OS troviĝos ie en retaj serviloj, Guglo ekkonos ankaŭ tipon de nia printilo. Kio poste okazos kun tia datumbazo? Kaj kio okazos kun la datumoj mem, kiujn ni konservos en la retaj serviloj?