Vikipedio havas problemojn: mankas financoj kaj nombro da aŭtoroj rapide malkreskas

La plej fama reta enciklopedio Vikipedo denove havas zorgojn. Ĉifoje tamen ne temas nur pri financaj rimedoj, sed iom post iom ekmankas aŭtoroj kaj redaktistoj, kiuj la kontribuojn kontrolis, skribis kaj redaktis.

Dum la unuaj tri monatoj de ĉi tiu jaro perdis Vikipedio preskaŭ 50 mil aŭtoroj kaj redaktistoj, kiuj prizorgadis enhavon. Pasintjare estis la nombro nur 4900. Reprezentantoj strebas la problemon kontesti kaj asertas, ke ili interesiĝas nur pri kvalitaj kaj kleraj aŭtoroj. Michael Peel asertas, ke ili strebas pli multe kunlabori kun fakuloj kiel ekz. muzeoj kaj esplorinstitutoj, tial la nombro da aŭtoroj malkreskas, sed nombro da fakuloj altiĝas. Sed ni vidos, ĉu la fakuloj vere aktive agados kaj ĉu ili regule kontribuados.

Vikipedion vizitas ĉiam pli kaj pli multe da homoj kaj se ĝi volas resti neŭtrala kaj objektiva, ĝi devas travivi nur helpe de volontulaj donacoj. Por funkciado nuntempe necesas akiri ankoraŭ pli ol 6 milionojn da dolaroj. La plej granda parto de ili estos uzita por aĉeto de serviloj kaj teknikaĵoj, kiuj estas necesaj por funkciado de tiom granda paĝaro kun grandega nombro da informoj. Ĉijare tamen oni kolektas financojn malpli rapide. Kialo estas financa krizo, sed ankaŭ fakto, ke la problemo ne plu estas tiom diskutata kompare kun pasintaj jaroj.

Do povas okazi, ke Vikipedio iom post iom iĝos nealirebla por iuj landoj. Se la manko de financoj kaj aŭtoroj pluos, la reprezentantoj devos radikale ŝanĝi ekonomian modelon kaj verŝajne ankaŭ publikigi reklamon, event. iri kun la firmao sur merkaton.

Tomáš Kusenda
fonto: inet.sk
(tradukis Katjo)