Verda rabato anstataŭ kruel-imposto dum SES

Teamo de SES decidis ŝanĝi la nomon kaj sistemon de la t.n. „kruel-imposto“ dum SES, kiu kaŭzis tiom da polemikoj kaj akraj diskutoj en la Libera Folio kaj en lernu-forumo. Anstataŭe ni proponas la nomon „verda rabato“ por ĉiuj, kiuj decidos manĝi senviande dum la aranĝo (vegetare aŭ vegane). Ni pardonpetas al ĉiuj, kiuj ofendiĝis pro la nomo kaj nia decido enkonduki tiun krompagon. Ni konsciis pri kontroverseco de tiu esprimo, sed evidente subtaksis sentemon de pluraj personoj. Parte nia celo estis konsciigi homojn pri la temo kaj veki diskuton pri ĝi, sed evidente la maniero kaj loko por tio ne estis la plej taŭgaj. Ni ankaŭ subtaksis la fakton, ke en pluraj landoj daŭre la esprimoj kiel „vegetarano“ aŭ „vegano“ estas apenaŭ konataj nocioj kaj la vivestima filozofio malantaŭ ili same. Tial do ni decidis pri t.n. „pozitiva diskriminado“ = per rabato allogi pli da homoj kaj ebligi al ili konatiĝi kun senvianda, alternativa manĝkulturo. Nuna teksto en la retejo do sonas jene: “Ĉi-jare ni enkondukas t.n. „verdan rabaton“. Se vi elektos dum SES manĝi senviande (do aŭ vegetare aŭ vegane), vi pagos malpli je 1 EUR tage, do 8 EUR por la tuta aranĝo. Koran dankon pro via komprenemo! Certe ni ĝojos, se vi elektos la malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado kaj aldone ŝparos monon. Kaj eble vi eĉ ekŝatos tian manĝkutimon kaj emos en ĝi daŭrigi ankaŭ hejme post la aranĝo :-).” Aldona klarigo al homoj, kiuj eble ne konas SES kaj ĝian teamon kaj filozofion: Ekde la tuta komenco la teamo de SES strebas la aranĝon fari plejeble „verda“ – en la spirito de daŭripova evoluo (kiu ja estis ankaŭ la ĉeftemo de UK antaŭnelonge). Nia celo estas, ke SES estu „verda aranĝo“ – ne nur instruante „verdan lingvon“, sed ankaŭ per ekologia kaj vivestima konduto. Ekzemple: post la unua aranĝo ni forigis plastajn tasojn de la kafopaŭzoj kaj igis homojn aŭ kunporti propran tason, aŭ ebligis surloke aĉeti porcelanan/vitran SES-tason. Homoj surloke ĝin povas diversmaniere ornami, personigi kaj sekve uzi dum la tuta aranĝo. Kaj multaj ilin portas hejmen kiel belan suveniron de la aranĝo. Dum la aranĝo ni ankaŭ apartigas rubaĵojn por sekva reuzo. Ankaŭ okazas dumaranĝe prelegoj, diskutoj pri diversaj eko-temoj, ni okazigas ankaŭ piedajn ekskursojn al naturo, en proksimajn montarojn ktp. Do per la tuta aranĝo ni strebas ne nur instrui homojn EOn, sed ankaŭ kontribui al pli bona mondo. Se iu alia kapablas fari tion pli bone, aŭ aliel, ni volonte lernos de ties spertoj. SES-teamo ………………………………………………………………………………………………………………………………………………………………… Rim.: Sekvas privata aldono, opinio de mi, Peter Baláž, kiu ĉefe kulpas pri la tuta skandalo, ĉar proponis tiun sistemon: – Persone mi estis surprizita, kiom da diskuto leviĝis pri la temo. Ĉefe la fakto, ke multaj viandmanĝantoj tiom akre ofendiĝis pro la vorto „kruela“, kiun ni uzis. Evidente multaj personoj daŭre ne pretas agnoski (aŭ estas indiferentaj al tio), ke la kutimo manĝi viandon havas siajn flank-efikojn. Unu el ili estas, ke por povi manĝi viando-produkton iu (besto) devis morti. Kaj tiu mortigado (por disponigi ies ŝatatan pladon) ja estas kruela. Se iu ne pensas tiel, al tiu mi rekomendas foje viziti buĉejon. Aŭ – pli komforta eblo – mi rekomendas spekti la filmon „Teranoj“ (angle „Eartlings“), kiu haveblas kun multlingvaj subtekstoj ĉi tie. Ni ja ne celis diri, ke la partoprenantoj de aranĝo estas kruelaj, sed ke la maniero havigi viandon estas tia. (Mi konscias, ke multaj homoj eĉ ne pensas pri tio, kiamaniere venas manĝo al ilia telero. Mi ĝis 18 jaroj ankaŭ ne tro pensis pri tiuj temoj.) Jen kion PIV diras pri la esprimo „kruela“: 2 (io) Suferiga, turmenta ☞ malhumana. Do ĉu eblas akcepti, ke mortigi iun (ĉi-kaze beston) estas por tiu (besto) suferiga aŭ/kaj turmenta? Paul McCartney iam diris: „Se buĉejoj havus vitrajn murojn, ĉiuj homoj estus vegetaranoj.“ – Pozitive min surprizis la fakto, ke pluraj viandmanĝantoj mem proponis, ke ni simple forigu eblon de vianda manĝo de la aranĝo entute. Verdire mi ne certas, ĉu la samaj homoj tion vere aprobus, se ni farus tion dekomence (Krome mi certas ke estus multaj aliaj, kiuj rekte protestus kontraŭ tio.). Multaj deklaris, ke ili volonte manĝus senviande dum la aranĝo. (Demando restas, kial do ili ne faras tion eĉ sen nia instigo :-)). Ni do lasas al ĉiu libere elekti, kaj instigas tamen plurajn provi funkcii dum unu semajno vegetare/vegane per la rabato por senvianda manĝado. – Oni konsciu, ke ĉiujare estas bredataj kaj mortigataj ĉ. 50 miliardoj da bestoj! (sen kalkuli fiŝojn). Tio signifas, ke ĉiuhore mortas sur la tero pli ol 5,7 milionoj da bestoj. Tia amasa bredado kaj buĉado estas ne nur de la etika, sed ankaŭ de la ekologia vidpunkto tre malracia – ĉar ĝi enorme eluzas naturfontojn, kiuj ne plu estas renoveblaj ofte /ekz. bruligado de tropikaj praarbaroj en Suda Ameriko, amasa eluzado de akvo, necesa por produkti la viandon ktp./ Pri t.n. virtuala akvo mi proponas viziti: http://virtualwater.eu/ kaj http://www.angelamorelli.com/water/ (ambaŭ angle) Certe ĉiu, kiun interesus la temo, trovus multajn detalojn pri tiaj temoj en sia lingvo. – Bedaŭrinde, en EO-komunumo validas samaj principoj kiel en ordinara socio – plej multe interesas homojn skandaloj (ofte artefaritaj aŭ troigitaj), ol temoj seriozaj, konkretaj. Eblas tion ilustri per alia artikolo, rilata al nia laboro en Libera Folio. Kiam aperis en 2012 novaĵo de E@I pri aktualigo de la retejo www.komputeko.net kaj reeldono de la libro (kun multaj aldonoj, modifoj), kiuj enhavas anglo-esperantan terminaron kun pli ol 7000 komputil-rilataj vortoj, aperis entute nur 4 kontribuoj en la forumo – de 2 homoj! Do diskutoj en LF ne tiom allogas, se temas pri vere gravaj Esperanto-temoj – ĉi-foje ekz. pri terminologio (kiu devus esti unu el plej gravaj aferoj por la lingvo). Pri SES validus certe la samo – ekzemple nun ni planas la aranĝon okazigi eĉ samjare en diversaj mondopartoj. En 2014 eble en Brazilo, Slovakio, Rusio dum unu somero. Se ni alvokos homojn por helpi pri la aranĝoj diversmaniere, aŭ helpi pri ili finance, verŝajne diskuto ne estos tiom vigla. – Aldone – ekzistas fakte diversaj aliaj „malrabatoj“ (aŭ impostoj, nomo ne tro gravas ĉi-kaze), pri kiuj tamen oni ne tiom polemikas. Ekzemple malrabato por maljunuloj dum IJFĈu vi estas pli aĝa ol 30? Vi pagas ekde 50 EUR pli pro tio! (kaj fina sumo povas esti eĉ ekz. 150 EUR pli, ĉar ja ekde 31a jaro oni krom baza krompago aldonas po 2 EUR por ĉiu via jaro. Do se vi aĝas 80 kaj emus partopreni la aranĝon, pretigu kromajn 150 EUR). Tamen neniu skandalas pri tio – ŝajne parte pro tio, ke ŝajnas ankaŭ iom logike, ke se temas pri junulara aranĝo, oni strebas allogi ĉefe gejunulojn. Tamen temas pri diskriminado (kaj multe pli kosta ol en SES). PS: persone min ne ofendas tiu krompago kaj mi akceptas ĝin /konsciante pri la celoj de ĝi/. Fine mi nur ŝatus diri mian konvinkon, ke: „Venos tempo, kiam homoj rigardos mortigadon de bestoj, kiel ili nun rigardas motigadon de homoj.“ amike kaj vivestime Peter Baláž (Petro) SES-kunorganizanto