Vendrede la 13-an UNIX-a tempo atingos la limon 1234567890

La 13-an de Februaro 2009 je 23:31:30 GMT, do post malpli ol unu semajno, UNIX-a tempo atingos la limon 1234567890. UNIX-a tempo estas tempo en sekundoj de 1.1.1970 0:00 UTC (Coordinated Universal TimeUniversala Tempo Kunordigita) sen supersekundoj. Vi ankaŭ povas viziti la retpaĝon coolepochcountdown.com por vidi precizan UNIX-an tempon.
Se ĉio pretos bone eble Debian GNU/Linux Lenny havos belegan tempon de naskiĝo.