Unua ŝerco-retejo en Esperanto lanĉita!

La organizo E@I ĵus lanĉis novan retejon: Ridejo, retejo por ŝercoj en Esperanto. Humuraj retejoj estas multegaj en aliaj lingvoj, sed ĝis nun mankis simila en Esperanto. Tial E@I venas kun la verdlingva retejo, por humurigi kaj amuzigi esperantistojn. La funkciado estas simpla kaj simila al tiu, kiun oni trovas en multaj tiaj retejoj: ŝercoj kaj amuzaj bildoj estas ordigitaj laŭ pluraj kategorioj, kaj legantoj povas proponi ŝercojn (viaj aldonoj estas tre bonvenaj!), voĉdoni por la plej amuzaj kaj diskonigi ilin en sociaj retoj.

La retejon, kiu estis delonge planata, fine realigis Matthieu Desplantes (nova ĉi-jara dungito de E@I), kiu pasintjare programis ankaŭ la projekton “Bonan Apetiton” – retejon pri veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto.

La logotipo de la nova retejo estas verko de la nova volontulino de E@I Jelena Ĥusanova el Rusio.

ridejo

La retejo nun enhavas nur malmultajn ŝercojn; la ideo estas krei platformon, kien esperantistoj mem kontribuu kaj aldonadu la ŝercojn. Kiel diras kunordiganto de E@I Peter Baláž: “La ŝercoj estas foje tikla afero, ili kapablas foje kolerigi aŭ ofendi homojn, sed ni esperas, ke nian retejon homoj vizitados ĉefe por amuziĝi. Ankaŭ humuron oni devas trakti kun humuro :). Celo de la retejo ne estas iun konkretan humiligi, sed disponigi platformon, kie ni povas ĉiuj alŝuti niajn ŝatatajn ŝercojn kaj kundividi ilin kun aliaj E-istoj de la mondo.”

Vi ĉiuj do estas bonvenaj kontribui al la historie unua reta kolekto de ŝercoj en Esperanto!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.