Tri musbutonoj ne plu sufiĉas

Kompanio WarMouse aktuale prezentis novan muson OOMouse (OpenOfficeMouse), opimigitan por plifaciligi uzadon de komplikaj aplikaĵoj kun multe da funkcioj. La muso estis kreita kunlabore kun komunumo OpenOffice.org kaj taŭgas ĉefe por ĉi tiu oficeja programaro.

La muso havas 18 butonojn, rulumilon kaj analogan stirstangon maldekstre, ĉiu butono subtenas krom alklako ankaŭ duoblan alklakon. OOMouse havas je dispono 512 KB da fulmomemoro por konservi 63 profilojn, kiuj povas aŭtomate ŝanĝiĝi laŭ lanĉita aplikaĵo. Ĝi rekonos, en kiu programo vi laboras kaj per siaj butonoj disponigos al vi funkciojn, kiujn vi uzas plej ofte.

Defaŭlte estas antaŭagorditaj profiloj por pli ol 20 konataj aplikaĵoj. Profiloj por kvin aplikaĵoj el la oficeja programaro OpenOffice.org, laŭ kiu oni nomas la muson, estis kreitaj surbaze de analizo de realaj statistikoj pri uzado de OpenOffice.org 3.1, kiuj enhavas datumojn pri 662 milionoj da agoj faritaj per uzantoj.

Antaŭagorditaj estas ankaŭ profiloj ekz. por Microsoft Office, Adobe Photoshop, Firefox, Gimp, World of Warcraft kaj Call of Duty. DPI de la muso estas ŝanĝebla ekde 400 ĝis 1600. Subteno de Linukso kaj Mac OS estas komprenebla. La muson oni vendos ekde februaro kontraŭ 74,99 dolaroj.

fonto: abclinuxu.cz, dsl.sk

fotoj: warmouse.com