Tre bela PoRKo

Kontraŭ la viruso, Zamenhof marŝas ĝis la fina venko.

Pasintĵaude, vespere, mi kuris al la pinto de loka monteto. Tie, mi tuj vidis sovaĝan porkon, kaj subite aperis malgranda porketo, kaj la tuta porka familio de la monteto de Nová Dubnica.

Mi ne turniĝis. Prefere, mi piediris malantaŭen, ĉirkaŭ la angulo. De tie, mi rapide kuris hejmen, kaj mi ofte rigardis super mia ŝultro malantaŭ min, por vidi ĉu la porkoj ĉasis min.

Ĉe la malsupro de la monteto, mi denove vidis unu porkon, ŝajne ne parton de la originala grupo, kiu kuris tre rapide, pli rapide ol mi. Do mi denove devis ŝanĝi mian vojon.

La sperto ne plaĉis al mi. Tute ne. Mi timis! Sed ĝi estis antaŭsigno, ĉar la venontan tagon mi komencos la Printempan Retan Kursaron (aŭ PoRKon) por lerni pli da Esperanto.

Mi rakontis tiun ĉi sperton en la PoRKa Telegrama grupo, kaj Tim Morley, unu de la instruistoj, proponis vortludon por krei akronimon per kiu ni povos venontjare nomi la eventon SOVAĜA PORKO. Mi pensas ke se la evento okazos fizike en Francio venontjare, tio jam estas iom sovaĝa! Multe da ridoj!

Tim Morley estis mia instruisto dum la kurso ‘Lernu Plu’ en 2019 ĉe Esperanto House en Anglio. Tio estis je nivelo ĉirkaŭ A2/B1. La klaso de Tim dum PoRKo estis B2, do mi pensis ke eble mi estas reunuiĝonta kun la kara samideano. Sed laŭ miaj testrezultoj, mi iĝis studento en la C1-klaso! Tre agrabla surprizo! Do mia instruisto estis Przemek Wierzbowski, kiun mi jam memoris de kelkaj Esperantaj retaj renkontiĝoj.

Mi vere sentis kiel mi apartenis en la C1-ĉambro. Sed mi certe ne dirus ke ĝi estis facila! Ni studis dum 15 horoj, dum tri tagoj. Estis tre tre agrable lerni de Przemek, kaj ekkoni aliajn lernantojn. Miaj 9 samklasanoj partoprenis de 7 landoj, sed tute ne estis lingva baro, danke al nia internacia lingvo.

Mi ankaŭ partoprenis en la vespera programo. Mi amis la mojosan trankvilan koncerton de Tim Gallego, kiu povus serenadi anĝelojn. La prelegoj ankaŭ estis tre interesaj.

Dankegon al la organiza teamo! Mi ĝojas ke mi kaptis la oran porkon.

Ĉi tiun artikolon verkis Johnnie Gallacher kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.