Thunderbird 3.0 venas kun paneloj kaj novaj serĉ-ebloj

Mozilla ĉi-semajne finfine post proksimume du jaroj da evoluigo publikigis novan version de sia retpoŝtilo Thunderbird. Per novaj funkcioj ĝi deziras konvinki uzantojn de Outlook, ke ili trairu al la produkto de Mozilla.

Al ĉefaj plibonigoj de Thunderbird 3.0 apartenas interfaco kun paneloj, simila al tiu, al kiu jam uzantoj alkutimiĝis el retfoliumiloj kaj ankaŭ plibonigitaj serĉ-funkcioj. La nova retpoŝtilo baziĝas sur Gecko 1.9.x, kiun uzas ankaŭ Firefox.

Mozilla ne kontestas, ke la inspiro por laboro kun paneloj devenas ĝuste el retfoliumiloj kaj ankaŭ en Thunderbird la funkcio laboras simile. Post premo de Enter aŭ post duobla klako sur nova mesaĝo malfermiĝas nova panelo, dume origina enhavo restas en malnova panelo kaj eblas al ĝi facile reveni ankaŭ tiam, kiam estas malfermitaj pli multaj mesaĝoj. Post restartigo Thunderbird malfermas la samajn panelojn, kiujn uzis la uzanto antaŭ malŝalto de la aplikaĵo.

Alia granda pliboniĝo estas plibonigo de filtriloj, kiuj servas por detala serĉado. Ekzemple, uzantoj povas serĉi rezultojn laŭ forsendinto, poŝtricevulo, aldonaĵo, aŭ ili povas krei diversajn kombinojn de jenaj kondiĉoj. La serĉ-rezultoj povas esti konservitaj en virtuala dosierujo kaj poste trarigarditaj per io, kion ni povas nomi ilo por kreado de tempa trarigardo. Tiu montras helpe de kolumna diagramo tempon, kiam la mesaĝoj alvenis, kio kreigu pli bonan trarigardon pri nia uzado de retpoŝto.

Inter novaĵoj troviĝas ankaŭ indeksado de tutaj retpoŝtoj, prilaborita estis adresaro kaj nova panelo de iloj. Mozilla promesas plibonigon de rendimento, stabileco, kongrueco kun retaj normoj kaj pli grandan sekurecon, kio estis atingita per sufiĉe granda prilaboro. La prilaboro estas samtempe unu el la ĉefaj kialoj, kial la nova versio tiom prokrastiĝis kaj venas pli malfrue ol adekvata versio de la retfoliumilo.

Thunderbird 3.0 estas je dispono por operaciumoj Vindozo, Makintoŝo OS X kaj Linukso. Ĝi subtenas ĉirkaŭ 50 lingvojn kaj oni povas elŝuti ĝin el Mozilla-retejo.

aŭtoro: Martin Noska
fonto: computerworld.cz
(tradukis: Katjo)