Teo, amo kaj mondo

Saluton! Mi nomiĝas Daria kaj mi estas volontulino de E@I! Mi tre ĝojis denove viziti la Esperanto-muzeon en Ĉeĥio. Mi senpacience volis ekvidi miajn amikojn el la urbeto Svitavy kaj la novan muzean ekspozicion “Teo, amo kaj mondo”. Tiu ekspozicio tre interesas min pro tio, ke mi mem estas senlaca deziranto vidi la tutan mondon, ĝuema de amo kaj eterna ŝatanto de teo.

Kion vi sentas dum spiro de aromo de tea trinkaĵo? Eble tio estas por vi odoro de vojaĝo aŭ odoro de hejma komforto, aromo de via trankvilo. Jam delonge teo disŝutiĝas en la animojn de homoj kaj influas al ilia humoro kaj kvalito de vivo. Ja tri mil jarojn antaŭ Kristo aperis ĝi!

Imagu, kiun grandan vojon faris teo por trafi al via taso kaj plenigi vian korpon per forto kaj agrabla varmeco. Kiom da homaj laboroj, kiom da profesiaj scipovoj staras malantaŭ tio!

Fari teon estas originala kreado. Kiel sperta pianisto donanta plian koncerton, Li Huang prezentis ĉinan tean ceremonion en la Esperanto-muzeo la 16-an de januaro 2020. Ŝiaj fluliniaj movoj de la manoj kreis veran artan verkon laŭ la ritmo de la homaj korbatoj. La spektantaro povis ĝui la belan aranĝon kaj gustojn de diversaj specoj da teo. Scivolemuloj superŝutis per demandoj al Li Huang. Estis tre interese aŭskulti ŝin.

Ekzemple, ĉu vi sciis, ke en Ĉinio nigra teo nomiĝas ruĝa kaj Ĉinio estas la sola lando, kiu produktas blankajn kaj flavajn teojn, ankaŭ pu-erh-teon kaj ŭulong-teon?

La ekspozicio de la Esperanto-muzeo entenas multe da fotografaĵoj, informoj el diversaj landoj. Ĉiu lando havas proprajn teajn tradicion, historion kaj kulturon. Tio estas vera kolekto de ĉie! Kvazaŭ la tuta mondo troviĝus en unu granda ĉambro! Cetere vizitantoj ne devas regi multajn lingvojn, por kompreni skribaĵojn kaj rakontojn, ĉar la ĉefa lingvo de la aranĝo estis Esperanto! Danke al tio multaj partoprenantoj interesiĝis pri Esperanto kaj ekvolis lerni ĝin. Tio estas granda atingo de la Esperanta klubo en Svitavy, gvidata de Libuše Dvořáková!

Teo plenrajte povas esti konsiderata trinkaĵo de amo, tre multaj amrilatoj komenciĝas per taso da teo. Feliĉaj paroj vizitis ekspozicion, ilia amo estas tiel forta, kiel tea infuzaĵo kaj dum paso de la tempo la gusto de amo fariĝas pli riĉa kaj pli abunda.

La domo de la Esperanto-muzeo laŭvorte okulkroĉas enamiĝintajn bonŝanculojn. Ĝi havas ĉarmajn apartamentojn en supra etaĝo, kie gastoj povas ĝui la belan vidaĵon el fenestro, atmosferon de komforto kaj romantiko.

Bonvenon al Svitavy! Bonvenon al Esperanto-muzeo! Ĝi havas teon kaj amon por vi kaj por la tuta mondo!

Ĉi tiun artikolon verkis Daria Slonova kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.