Guglo lernas pli bone rekoni parolon de konkreta uzanto

Ĝis nun ĉe la parolrekonado (kiu okazis post forsendo de voĉregistraĵo sur Guglo-serviloj) estis uzata por ĉiu lingvo fiksa modelo de parolo, kiu kovris la plej grandan parton de populacio. La nova versio tamen lernas ankaŭ rekoni parolon de konkreta uzanto. Jam nelonge post aktivigo de personigita parolrekonado venas pliboniĝo, plipreciziĝo de la rekonado.

Traduku realan mondon helpe de Google Goggles

Vojaĝado en alian landon povas esti belega travivaĵo. Tamen, povas esti malfacile plene ĝui la travivaĵon, se vi ne konas lokan lingvon. Ekzemple jam nura legado de manĝokarto povas iĝi malagrable problema afero. Tial Guglo alportas al vojaĝantoj novan utilan funkcion. Por ĝi ne estu problemo traduki ekz. alilingvajn surskribojn sur informtabeloj, afiŝoj aŭ en manĝokartoj.

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com