Somera Esperanto-Studado 2020: virtuale kaj tutmonde

Ĉi-jare E@I preparas por vi specialan, unikan virtualan Esperanto-lernejon!

La pandemiaj obstakloj ne permesas, ke SES 2020 okazu fizike en Ĉeĥio, kiel antaŭe planite. Sed ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde! Laŭplane tiu-ĉi SES okazos 18.-26.7.2020, kaj la ĉefa instruado okazos dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili, ĉefe posttagmeze/vespere laŭ la mezeŭropa tempozono).

Dum SES okazos ne nur diversnivelaj kursoj de Esperanto, sed ankaŭ kurso pri Esperanto-literaturo kaj kulturo kaj plia kurso pri tradukado de kaj al Esperanto. La kursojn gvidos spertaj instruistoj. Pliaj detaloj pri ili: https://ses.ikso.net/2020/eo/instruado/ Kurson pri la EO-literaturo gvidos sperta Oleg (Oĉjo) Ĉajka el Rusio, la kurson pri tradukado fama verkisto/tradukisto/bardo: Mikaelo Bronŝtejn. Krom tio la partoprenantojn atendas diversaj prelegoj, diskutoj, kvizoj, koncertoj kaj multe pli.

Kompreneble, neniu ĝojas pri la kronvirusa situacio en la mondo – tamen, aliflanke, pere de tia-ĉi “virtuala SES” nian retan Esperanto-lernejon povos partopreni eĉ pli da homoj ol kutime, de ie ajn en la mondo. Pluraj homoj ja ne havas eblon partopreni la fizikan aranĝon – ĉu pro tro longa vojaĝo, ĉu pro financoj, ĉu pro tempomanko, ĉu pro iuj aliaj kialoj. Nun eblos ekhavi sperton de internacia aranĝo kaj samtempe resti hejme. Aldone oni ŝparas kaj monon – la kosto de la reta SES estas signife malpli alta, kaj tempon – ne necesas vojaĝi al la SES-ejo kaj reen. Tiel la aranĝo estas ankaŭ pli ekologia! 🙂

Aliĝu al la unua virtuala tutmonda SES pere de aliĝilo en la retpaĝo – https://ses.ikso.net/2020/eo/aligxilo/! Ĉu vi havas amikon aŭ konaton, kiu interesiĝus pri la aranĝo? Eble iu de via loka Esperanto-klubo volus partopreni? Rekomendu ankaŭ al ili la ĉeeston! Ja progreson en la lingvo kaj ties instruadon eblas aranĝi rete, kaj poste jam oni povos kun pli alta (bona) lingvonivelo partopreni la Esperanto-eventojn kaj/aŭ movadon senlime! 

Nuntempe E@I diligente laboras pri la detaloj de ĉi-speca, pure reta SES: pri ties formo, enhavo kaj la retpaĝo. Pliaj informoj aperos baldaŭ en la retpaĝo de SES kaj same en la vizaĝlibra paĝo https://mallonge.net/SES2020.

Ni esperas, ke vi ĝuos nian aranĝon kaj malgraŭ la pandemio ne mankos al vi la etoso de Esperantaj renkontiĝoj ĉi-somere – ni faros ĉion, por ke nia virtuala SES estu sukcesa!

Sonja Zaretskaia
SES-teamano

One thought on “Somera Esperanto-Studado 2020: virtuale kaj tutmonde

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.