Skajpo lanĉis version 4.0

Video-konversacio per Skype 4.0
Videokonversacio per Skype 4.0

La popularega reta komunikilo skajpo (Skype) promesas kun sia nova, 4-a versio pli da video-kvalito, pli bonan agordon de datum-fluo kaj intuitivan uzadon de la programo. Por nun ekzistas versio uzebla por Vindozo-platformo.

Unua grava ŝanĝo estas prilaboro de video-fluo. Se vi havas sufiĉe fortan komputilon (kun dukerna procesoro kaj interret-konekto kun almenaŭ 400 kbps, eblas atingi tutekranan videon en bona kvalito kun 30 bildoj en sekundo. Do dishakitaj videaĵoj kun malalta distingo devus iĝi jam pasinteco.

Same sonkodeko estis plibonigita. Dum samkvalita konversacio estas uzata nur duono de datum-fluo ol en antaŭa versio. 

Tria grava ŝanĝo rilatas al la agordo de datum-fluo. Se via ret-konekto en certa momento estas tro ŝarĝita, kvalito de video aŭtomate malaltiĝos. Se la konekto liberiĝos, kvalito revenos al normala stato. Por povi eluzi tiujn novaĵojn, ambaŭ flankoj devas havi instalitan la novan version de skajpo.

Skajpo nuntempe registras 405 milionoj da aktivaj uzantoj. Instalpakaĵo por Skype 4.0 por Vindozo troviĝas jene: http://www.skype.com/intl/en/download/skype/windows/.

 

RIM.: Verkita surbaze de la slovaklingva artikolo.

One thought on “Skajpo lanĉis version 4.0

  1. Mi persone uzadas na Linux kaj (nuntempe) lasta versio estas 2. Feliĉe oni promesis prilabori ankaŭ neWindows-ajn versiojn kaj por sekva Linuxversio aldoni ankaux iujn funkciojn de Skype 4. Finfine mi povos uzi videon bonkvalitan. 😉

Comments are closed.