SES – Ĉu estis tiel mirinde, ke mi neniam forgesos ĝin kaj rakontos al ĉiuj pri tio?

Ĉi-jare, de la 12-a ĝis la 20-a de julio 2019 okazis en Nitra la Somera Esperanto-Studado. Ĝi estas, laŭ la retejo, la plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton. Kaj laŭ mi, jes, tio estas vera.

Kiel parto de la organizantoj, mi faris pli ol simple iri al la klaso ĉiumatene (mi ne maltrafis iun el ili, Dorotka, mi ĵuras!). La neceseja papero en via ĉambro? Tio estis mi. Jes, nedankinde. Miaj tagoj estis plenaj – mi estis tiel laca! Sed mi farus ĝin denove sen ajna hezito. Esti volontulino por ĉi tiu evento estis unu el la plej bonaj partoj de mia jaro.

Kaj malgraŭ tio, ke ni devas ellitiĝi frue, labori kiel en lernejo kaj eĉ fari hejmtaskojn, mi ŝatas lerni kaj kompreni. Estas malsamaj klasoj, unu por ĉiu nivelo – de la plej baza ĝis plej alta. Kaj eĉ post via unua tago da klasoj, vi ankoraŭ povas decidi ŝanĝi klason, lerni pli aŭ plifortigi viajn kapablojn.
Ĉio estas perfekte bone aranĝita por gvidi vin survoje por iĝi pli bona esperantisto.

Ni neniam povas sentiĝi perditaj. Ĝi estas la sama spirito kiel lernejo, ni ĉiuj estas kamaradoj kaj ni ĉiuj scias helpi unu la alian. Kiam mi perdis mian insignon, unu el miaj amikoj donis al mi sian. Do, vi povas laŭleĝe nomi min Job.

Ni neniam estas tro multe aŭ tro malproksime de hejmo en Esperantujo: neniu loko ŝajnas ne via, kiam vi scias, kiu vi estas.

Poste, se la klasoj ne elĉerpis vin, vi povos partopreni la multajn aliajn prelegojn kaj metiejojn proponitajn al vi. Sporto, talenta konkurso, lingvokursoj aŭ tute nigra puzlo por testi vian kapablon ne renversi ĉiujn tablojn unu post la alia. Kiu ajn vi estas – vi nepre trovos ion, kio plaĉos al vi.

Vi ankaŭ povas aliĝi, dum tuta tago, al ekskurso. Kaj, kion ajn vi decidos fari, vi faros la ĝustan elekton.

Fakte la demando devas esti, kion ni ne povas fari dum SES?

Eble vi povas aliĝi al la drinkejestro (ofte estis drinkejestrino) kaj diskuti kun li (de ŝi), aŭ eble ni priskribu pri SEP (Somera Esperanto-Programado). Aŭ, eĉ pli, irante al la milda kaj bonkora gufujo por trinki iom da teo kaj ĝui nokte la puran kaj freŝan aeron de Slovakio. Dum ĉi tiu evento, mi promesas, vi trovos vian vojon. Kaj tiom da amikoj kaj mirindaj homoj, ke vi fine komprenos kial mi ĉiam tiel feliĉas pri ĉi tiuj eventoj. Eble, ni amikiĝos!

Fine, kion alian mi povas diri? Esperanto fariĝis parto de mi dum ĉi tiuj lastaj monatoj – unu el la plej bonaj partoj de mi. Kaj kiel parto de la esperantista komunumo (bonvenigu min), mi sentis min hejme. Esperantujo estas kiel, por iuj homoj, la sento de familio, kiun ili neniam vere havis. Ĝi estas loko, kie vi scias, ke vi sentos vin bone. Kie vi scias, homoj povas kompreni vin kaj ĉiam feliĉos vidi vian kortegan vizaĝon.

Do, se vi nur volas fari dum via somero lerni la amikeco-lingvon kaj renkonti homojn, kiuj volas la samon kiel vi, mi pensas, ke vi jam scias kien vi devas iri.

Kaj se mi iel konvinkis vin fariĝi volontulo por E@I, unue vi devas scii … Ne fidu Kryštof. Kaj due, en E@I, vi malkovros teamon. Teamo, kiu konstante ŝanĝiĝas kaj evoluas – homoj foriras kaj venas, kaj ĉio iras glate ĝis vi rimarkos, ke iu manĝis vian picon en la fridujo. Kaj, kiel teamo, vi ĉiam estos helpata kaj subtenata de la aliaj.

Mi neniam sentis min perdita.

Ĉu ĝi estas speciala kompetenteco de E@I? Aŭ natura virto de la esperantistoj? Mi pensas, ke vi devas sciiĝi.

Ĉi tiun artikolon verkis Léa Pillot-Colin kadre de ŝia Eŭropa Volontula Servo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.