Vortoj – lernu vortojn ludante kaj moviĝante!

Vortoj – lernu vortojn ludante kaj moviĝante!

Nova komputila ludo de E@I pri akurateco, lingvoj kaj amuziĝo. Kun la ludo “Vortoj” vi ekzercos fremdajn lingvojn kaj akiros konfidon pri ilia skribo. Samtempe vi bone amuziĝos kun viaj kolegoj kaj amikoj. Lingvoinstruistoj aprezos la eblon redakti la liston de vortoj, per kiu ili adaptos la ludon al siaj lernantoj. La ludo kombinas sanan konkuremon kaj amuziĝon, kaj vi samtempe povos moviĝi kaj testi vian memoron!