Traveler between wor(l)ds

La celgrupo de jena projekto (2016-2019) estas plurlingvaj infanoj. Tipa ekzemplo estas familioj translokiĝintaj en alian landon, kie la infanoj kreskas en alilingva medio. Kvankam ili kutime rapide adaptiĝas ellernante novan lingvon, ofte estas ĉe ili malzorgata la gepatra lingvo. Ĝuste tiun subtenu nova poŝtelefona aplikaĵo enhavanta dulingvajn allogajn tekstojn pri temoj, kun kiuj la infanoj renkontiĝas dum instruado. Infano tiel progresigas siajn vortprovizon kaj terminologion paralele en ambaŭ lingvoj. Prepariĝas ankaŭ retejo kun utilaj informoj por gepatroj kaj instruistoj de plurlingvaj infanoj.