TestU Online – senpaga retejo de testoj por edukado

TestU Online – senpaga retejo de testoj por edukado

TestU Online estos senpaga, plurlingva retejo, kiu helpas krei diversajn kvizojn, testojn kaj ekzercojn tre facile kaj rapide. La uzantoj de la retejo estos ĉefe instruistoj, prelegantoj kaj iliaj lernantoj, kiuj studas en bazlernejoj. La kialo por krei ĉi tiun retejon estas la neceso por ebligi junulojn aliri senpagan edukadon sendepende de iliaj sociekonomikaj, religiaj aŭ naciaj fonoj, geografiaj limoj, aŭ eĉ diversaj specoj de handikapoj.