Kuarki – Traveller between wor(l)ds

Kuarki – Traveller between wor(l)ds estas senpaga aplikaĵo por plurlingvaj infanoj pli ol 10-jaraĝaj. Per ĝi la infanoj povas plivastigi sian vortoprovizon kaj ekzerci legadon kaj skribadon. La celo de la aplikaĵo estas kontribui al fermado de la ofte ekzistanta interspaco inter la lerneja kaj la hejma lingvoj, kaj provizi al la legantoj novajn kaj interesajn sciojn en interesa kaj amuza maniero. Infanoj, kiuj volas lerni fremdan lingvon kaj plibonigi siajn legkapablojn, ankaŭ povas esti helpataj de la aplikaĵo.