Komputilo por ĉiu

Komputilo por ĉiu

Kurso de laboro kun komputilo kaj interreto por ĉiuj kiuj havas neniujn spertojn en tiu ĉi kampo. Okazos entute 10 kursoj en la regionoj de Trenčín kaj Nitra, dum kiuj interesiĝantoj lernos uzi komputilon, prilabori tekstojn, krei tabelojn kaj prezentaĵojn kaj ankaŭ efike uzi interreton. La ĉefa celgrupo estas dungitoj kaj memstare laborantaj personoj, kiuj danke al nove akiritaj scioj akiru pli bone pagatan laborpostenon. Ĉiuj instrumaterialoj restos ankaŭ post finiĝo de la projekto plu alireblaj kiel reta kurso por memlernantoj.