KD “Esperanto”

KD “Esperanto”

Tiu KD, danke al la kunlaboro de E@I kaj la urbo Bjalistoko, aperis la 10-an de septembro 2008 en la pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kaj ĝis nun la plej multnombra E-eldonaĵo elektronika: 400 000 ekzempleroj. La disko estas dulingva (pole kaj Esperante) kaj celas prezenti E-on al ĝenerala publiko per luda, amuza formo. Ĝia enhavo estas nun disponebla rete.