deutsch.intro – Aplikaĵo por lerni la germanan por ĉiuj sen antaŭaj scioj

deutsch.intro – Aplikaĵo por lerni la germanan por ĉiuj sen antaŭaj scioj

deutsch.info pligrandiĝas per nova enkonduka kurso de la germana lingvo por tutkomencantoj: “deutsch.info”. Ĝi estos noviga, interaga kaj uzantamika por ebligi partoprenon de lernantoj kun diversaj komputilaj kapabloj, interesoj kaj bezonoj.

Ni volas helpi la komencantojn de la germana atingi pli rapide nivelon de kompetenteco. Tio povas ebligi al ili pli efikan komunikadon per trejnado de ilia kapablo memstare formi diversajn frazojn, eĉ kun tre malgranda vortprovizo.

Kiel ĉiuj ĝisnunaj materialoj en deutsch.info, ankaŭ la nova kurso estos disponebla senpage.

Ĝi estas por ĉiu, kiu volas lerni la germanan kaj por kiu la kurso A1 de deutsch.info ankoraŭ estas tro malfacila. La enhavo estos disponebla en 22 lingvoj. Pliaj informoj: https://deutsch.info/intro