CZKey

CZKey

Kadre de tiu ĉi projekto ekestas retejo por lernado de lingvo najbara al la slovaka – la ĉeĥa. Je dispono estos ĝeneralaj kursoj A1, A2, kurso por estontaj kuracistoj je la nivelo B1 kaj unu kurso speciale por slovakoj. La kunordiganto – lingva centro de la Universitato Masaryk en Brno (Ĉeĥio), inspiriĝis ĉe la E@I-projektoj por la germana kaj slovaka. Krome la centro helpis traduki la retejon slovake.eu al la ĉeĥa, kaj post tio ekestis ideo krei similan projekton por la propra lingvo. La ĉeĥan eblos lerni per multaj lingvoj.