Cybermobbing

Cybermobbing

“Cybermobbing” (kibernetika/interreta ĉikanado) estas projekto nelingva. Dum du jaroj ekestos multlingva retejo kun instrukcioj, informoj kaj atentigoj pri la danĝeroj de la cifereca mondo, dediĉita ĉefe al infanoj kaj adoleskuloj. La projekto tute bone eniras la agadkampon de E@I, kiu specialiĝas ĝuste pri “Edukado ĉe Interreto” – do eduki junularon pri la danĝeroj de interreto (kaj pri homoj kiuj misuzas ĝin) estas tre taŭga kaj tre aktuala iniciato en la nuna mondo.