Rusio: Lando kien oni paketojn ne sendas

La aŭkcia retejo eBay decidis ne plu akceptadi mendojn de siaj rusiaj klientoj. Kulpas pro tio la Poŝto de Rusio, kiu kolapsas sub la inundo de paketoj kaj leteroj el eksterlando, kies nombro dumjare kreskis je 64 procentoj. Al tiu kresko kontribuis precipe la eksterlandaj interretaj vendejoj kaj aŭkcioj, kiuj laste ekfuroris en Rusio. Similan problemon alfrontas ankaŭ aliaj landoj, precipe en Afriko kaj Suda Ameriko.

Dum antaŭe livero de paketo en Rusion bezonis maksimume du semajnojn, nun tio povas daŭri eĉ du monatojn. La prokraston kaŭzas la dogana kaj sekureca kontroloj. En la centrejo de la Internacia poŝto nun kuŝas 51 mil neprilaboritaj paketoj kaj leteroj. Por plirapidigi la procedon, oni tie nun devos labori 24 horojn tage kaj alpreni pliajn dungitojn. La Poŝto sin defendas asertante, ke neniu anticipe atentigis ilin pri la populariĝo de la interretaj vendoj.

La rusianoj tamen alfrontas la problemon kun humuro, pri kio atestas ankaŭ la plej nova ŝerco: Estraro de la Poŝto de Rusio asertas, ke ĝi ricevis neniujn plendojn pri la kvalito de sia laboro. Verŝajne oni dum la lastaj jaroj ankoraŭ ne sukcesis liveri ilin.

fonto: Lidové noviny

2 thoughts on “Rusio: Lando kien oni paketojn ne sendas

  1. Vi absolute pravas pri la situacio. La lastan sendaĵon de UEA kun libroj mi atendis dum unu monato anstataŭ kutimaj du semajnoj.

    Nun mi planas mendi unu aferon en Ĉinio kaj mi timas, ke mi ricevos tion nur post du monatoj, ĉar kun ĉiniaj varoj la proceso daŭras ankoraŭ pli longe pro dogano.

    Kiel mi ŝatus, por ke ĉio tio finiĝu pli rapide…

    Jekaterinburgo, Rusio

  2. Redakcio de „Beletra Almanako“ sendis du pakaĵojn samtempe al mi kaj al la aŭtoro, kiun mi tradukis. Mi ankoraux ne ricevis la senditaĵon, dum la aŭtoro ricevis ĝin jam semajnon antaŭe (kaj li loĝas en pli dense loĝata suda parto de la lando). Nenio klaras.

Comments are closed.