Laŭ modelo de malfermitkoda (open source) programaro ekevoluas nova paradigmo de sciencaj esploroj en formo de “malfermitkoda”, “libera” scienco. Laŭ John Wilbanks, vicpreŭidento de Science Commons, povas el jena evoluo profiti ĉiuj – sciencistoj, publiko ankaŭ impostpagantoj.
Esenco de la “libera” scienco estas en malfermita aliro al fontoj, ekz. al esplormetodoj, datumoj kaj publikaĵoj, kiuj estas alireblaj por scienca komunumo kun celo ebligi alian evoluon. Temas pri kunlabora kaj transparenta sinteno, kiu plialtigu rapidecon, efektivecon, kvaliton, komunikadon kaj partoprenon de sciencistoj en la tuta mondo.
Unu el la plej gravaj streboj de la libera scienco estas plirapidigo de aliro al informoj, ĉar tradicia publikigado estas malrapida kaj malkomforta proceso, kiu estas ankaŭ multekosta kaj malfacila. Ekzemplo de solvo estas The Public Library of Science (PLoS, La Publika Librejo de Scienco). En jaro 2003 ĝi ekpublikigis du sciencajn gazetojn kun malfermita aliro. Nuntempe estas publikataj jam sep gazetoj.
Alia celo de la libera scienco estas alirebligo de metodiko de provoj kaj iliaj koncernitaj datumoj. Tio ebligas ilian facilan kaj rapidan reproduktadon kun evito de eraroj.
Multaj liberaj scienco-projektoj uzas blogojn aŭ vikipedio-modelon por kunlaboro. Ekzemplo povas esti Project Polzmath, kiu koncentriĝas pri nesolvitaj matematikaj problemoj. Alia ekzemplo estas Bioinformatics Organization, kiu lanĉis projekton en jaro 1998. Ĝi okupiĝas pri scienca esplorado dislime de biologio kaj komputila scienco kaj nuntempe havas 27 000 membrojn. Ankaŭ Guglo engaĝiĝas sur ĉi tiu kampo per sia projekto Google Research.
Por ke eblu ankaŭ malgraŭ libereco kaj malfermeco de la esplorado konservi intelektan posedon de unuopaj malkovroj kaj ke ne okazu ŝteloj de ideoj aŭ rezultoj de esploro, proceso de scienca esplorado estas bone dokumentata. Ekzemplo de projekto kun jena sinteno estas The Open Source Science Project.
Branislav Madoš
fonto: itnews.sk
(tradukis Katjo)