Google proponas al uzantoj de Gmail ekde hodiaŭ la eblecon senpage rettelefoni (per retkamerao) ene de via retumilo.
Por povi uzi tiun ĉi servon, necesas instali kromaĵon de 2MBoj. Tiu ĉi estas havebla por Windows XP, Vista kaj por Makintoŝaj komputiloj kun Intel-procesoro. Cetere vi bezonas kutiman retumilon, kiel Firefox (ekde versio 2), Internet Explorer (ekde versio 7), Google Chrome aŭ Safari (ekde versio 3). Uzantoj kiuj ne posedas retkameraon, povas uzi la servon por voĉe komuniki. Tiu ĉi servo ekzistas jam de iom da tempo sub la nomo ‘Google Talk’.
Ne estas klare momente ĉu Google planas eldoni Linuks-version de sia kromaĵo.
Laŭ artikolo en Tweakers.net
Saluton.
Mi skribas el Nepalo.
Mi provis gxin uzi en mia macbook. Mi sukcesis elsxuti sed mi ne povis ankoraux uzi gxin. Apris io eraro.
Bedaŭrinde.
Razen Manandhar