Vikipedio por vi (2008)

Libro “Vikipedio por vi” – Ziko van Dijk, konata (ne nur) en Esperanta medio historiisto kaj vikipediisto aŭtoris 60-paĝan verkon en A5 formato, kiu eldoniĝis en 1000 ekzempleroj. Temas pri detala verko, kiu klarigas la fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto.