toki pona en 76 ilustritaj lecionoj (2013)

“toki pona en 76 ilustritaj lecionoj” estas lernolibro de la minimumisma lingvo tokipono. En 2004 Eliazar Parra Cárdenas faris la lernolibron en la hispana kaj post 9 jaroj Marek Blahuš tradukis ĝin en Esperanton kaj la organizo E@I eldonis ĝin ĉe la eldonejo Espero. Ĉi tiu bela, plenkolora, bunte ilustrita verko estas la unua papera lernolibro de tokipono en la mondo! Ĝi estis unuafoje aĉetebla dum Somera Esperanto-Studado 2013 en la slovakia urbo Martin, kie ĝi akiris por tokipono multajn ŝatantojn de diversaj landoj.