Modernaj teknologioj por Esperanto (2011)

“Modernaj teknologioj por Esperanto” estis temo de KAEST 2010 – la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko organizita de E@I en Modra (Slovakio) de la 18-a ĝis la 21-a de novembro 2010. La samnoma prelegkolekto enhavas entute 33 plenajn tekstojn de 27 personoj, en 323 paĝoj. Resumoj disponeblas en tri lingvoj (esperanto, slovaka kaj angla) kaj ĉiu preleginto estas prezentata per foto kaj mallonga biografio. Enestas ankaŭ historio de la aranĝoj SAEST/AEST/KAEST (okazantaj ekde 1978) kun plena bibliografio.