Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj (2013)

“Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj” estis temo de KAEST 2012 – la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko organizita de E@I en Modra (Slovakio) de la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012. La samnoma prelegkolekto enhavas entute 30 plenajn tekstojn de 22 personoj, en 239 paĝoj. Pri la ĉeftemo eblas ene trovi artikolojn de pluraj eminentaj esperantistoj kaj edukistoj, interalie, de Katalin Kováts, Zsófia Kóródy, Stefan McGill, Stano Marček, Zlatko Tišljar, László Szilvási. Resumoj disponeblas en tri lingvoj (Esperanto, la slovaka kaj la angla) kaj ĉiu preleginto estas prezentita per foto kaj mallonga biografio.