Komputeko (2012)

La Angla-Esperanta terminaro de komputilaj vortoj revenas – ĉifoje kun pli ol 7800 terminoj! En dua eldono de la libro aldoniĝis 24 novaj paĝoj. “Komputeko estas nemalhavebla praktike orientita verko. Ĝi estas riĉa kaj ĝisdata fonto de terminoj de tre aktuala kaj rapide evoluanta fako.” (Bertilo Wennergren)