Esperanto estas (2008)

La DVD-video Esperanto estas… estas moderna inform-filmo pri Esperanto, dediĉita al neesperantista publiko. Ĉefa celo estas prezenti Esperanton kiel vivan, modernan kaj plene funkciantan internacian lingvon kun multaj trajtoj. La filmo havas 43 minutojn kaj 6 partojn, ĉiu prezentanta alian aspekton de E-o. Entute la filmo havas voĉ-registron en 10 lingvoj kaj subtekstojn en 26! La DVD-video aperis en 2 eldonoj – dividitaj laŭlingve (versio A kaj B), ambaŭ po 2000 pecoj. La filmoj en reta kvalito spekteblas ankaŭ ĉi tie.