Esperanto Elektronike (2006-2012)

La DVD Esperanto elektronike – la plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto. Ĝi celas du publikojn: al esperantistoj ĝi donas amason da interesaj E-materialoj (libroj, artikoloj, muziko…), al neesperantistoj ĝi liveras informojn pri Esperanto, kursojn, vortarojn… Jam kvara eldono de la furora disko alportas enhavon en 26 lingvoj, novajn fotojn, librojn, kantojn, gazetojn, projektojn.