Esperanto (2008)

KD-romo “Esperanto” – danke al la kunlaboro de E@I kaj urbo Bjalistoko aperis la 10an de septembro en la pola tagĵurnalo “Gazeta Wyborcza” ĝis nun la plej multnombra E-eldonaĵo elektronika. La kompakta disko kun simpla nomo “Esperanto” estis eldonita en 400.000 ekzempleroj. La disko estas dulingva (pole kaj Esperante) kaj celas prezenti E-on al ĝenerala publiko per luda, amuza formo. Kelkaj bildoj de la disko.