Programisto elkalkulis Pi je rekorda nombro de postkomaj ciferoj per unusola komputilo

Programisto Fabrice Bellard anoncis atingon de nova rekordo en nombro de postkomaj ciferoj de neracionala matematika konstanto Pi. Bellard elkalkulis ĝin je  2 699 999 990 000 postkomaj ciferoj en dekuma sistemo.

Bellard estas aŭtoro de pluraj metodoj kaj plibonigoj por elkalkulo de Pi, ĝis nun, laŭ haveblaj informoj, la elkallkulita Pi ne estis kontrolita de tria flanko.

Interesa afero de la rekordo de Bellard (kiu estas origina aŭtoro ekz. de FFMpeg kaj Qem) estas, ke kontraste al rekordoj de lasta jardeko ĝi ne estis atingita per superkomputilo, sed plejparte per unusola komputilo kun procesoro Core i7 (2.93 GHz) kaj kun 6 GB RAM.

Nur en unusola etapo, dum kontrolo de la rezulto en duuma sistemo, estis uzitaj 9 komputiloj anstataŭ unu, per kio oni sukcesis mallongigi la kontroladon el 26 al 13 tagoj. La elkalkulo kun konvertoj al dekuma sistemo plus kontrolado daŭris entute 131 tagoj.

La nova rekordo venkis lastan rekordon el aŭgusto 2009, kiu estis elkalkulita per 94,2-teraflopa superkomputilo T2K Open Supercomputer je pli ol 122 miliardoj da postkomaj ciferoj. La elkalkulo uzita de Ballard estis proksimume 20-foje pli efika ol la malnova rekordo. La nova uzis komputilon kun 2000-foje malpli alta rendimento kaj por elkalkulo de pli granda nombro de postkomaj ciferoj bezonis 96-foje pli longan tempon.

La nova rekorda rezulto havas en dekuma sistemo 1137 GB, la komputilo uzita por la elkalkulo havis 7,5 TB RAID-0 kampon konsistantan el kvin 1,5 TB Seagate Barracuda 7200-rivoluaj diskoj.

Pli multe pri Pi vi povas legi ĉi tie.

One thought on “Programisto elkalkulis Pi je rekorda nombro de postkomaj ciferoj per unusola komputilo

  1. Pri la temo notindas ankaŭ, ke inter la homoj kiuj scipovas parkeri la plej multajn ciferojn de Pi en la mondo, kelkaj altranguloj estas esperantistoj. Ekzemple la plej sukcesa eŭropano Daniel Tammet. Detalan rangliston vidu ĉe http://www.pi-world-ranking-list.com/

    Atentindas ankaŭ la memoriga rapteksto de Marteno Miniĥ retrovebla ĉe http://web.archive.org/web/20051122163401/http://www.fphil.uniba.sk/~minich/poemoj/pi.html kaj ĝenerale la vikipedia artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Pi_(nombro)

Comments are closed.