Pri ni

Edukado@Interreto (E@I) registriĝis kiel politike neŭtrala neregistara junulara organizo en 2005. Ĝi estis fondita surbaze de la spertoj de internacia laborgrupo, kiu okupiĝis pri interretaj projektoj; ĝi estis aktiva sub tiu nomo ekde 1999 kiel organizo sen jura ekzisto.

La vizio de E@I estas mondo en paco kaj harmonio, en kiu ĉiuj civitanoj povas rapide kaj facile komuniki kun la tuta mondo.

E@I iniciatas kaj subtenas projektojn kun internacia kunlaboro de junuloj, organizas edukajn kaj kulturajn eventojn, kiuj kongruas kun la celoj de la organizo, kaj informas pri la graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.

Bazaj informoj

E@I estas civitana asocio registrita la 14-an de novembro 2005 de la Ministrejo pri internaj aferoj de la Slovaka respubliko laŭ la leĝo n-ro 83/1990 Zb. sub la registra numero VVS/1-900/90-26994.

  • Oficiala nomo: E@I (Edukácia@Internet)
  • Formo: civitana asocio (občianske združenie)
  • SK NACE: 94992 Činnosti záujmových organizácií
  • Jaro de fondo: 2005
  • Sidejo: Víťazná 840/67A, 95804 Partizánske (Slovakio)
  • Oficejo: Trenčianska 764, 018 51 Nová Dubnica (Slovakio)
  • IČO: 42013551
  • DIČ: 2022492879
  • Banko-konto de E@I:
    Nomo de la konto: EAI
    IBAN: SK83 7500 0000 0040 3004 1450
    BIC/SWIFT-kodo: CEKOSKBX
    Adreso de la banko:
    ČSOB Pobočka
    Pod Hájom 952
    018 41 Dubnica nad Váhom, Slovakio