Pri JES-2017 kaj ne nur de la vidpunkto de kunorganizanto kaj de partoprenanto

Fine de la pasinta jaro E@I-volontuloj partoprenis JES 2017 en la pola urbo Ŝĉecino. Kaj bonŝance nun ni povas legi esprimojn pri ĝi de du flankoj: de organizanto kaj de partoprenanto. Do jen la intervjuo kun Devid Mamŝ kaj Sofja Zareckaja.

Parto unu. Devid.

Rakontu pri vi iomete.

Mi estas Devid, 27-jara, origine el Germanio, sed nuntempe volontulo en E@I. Antaŭe mi laboris kiel programisto. Krom mian volontuladon mi tre ŝatas muzikumi – ekzemple ĉi tie en Slovakio mi komencis lerni ludi la gitaron.

Ĉu vi, krom pasinta JES, organizis iajn aranĝojn? Ekster E-ujo?

Mi helpis en la akceptejo de Polyglot Gathering 2017 kaj SES 2017, kaj por SES 2017 interalie okupiĝis pri la programlibro kaj taga programo.

Kial vi decidis kunorganizi JES-on?

Esperanto-aranĝoj donis multe al mi, nun mi volas ion redoni kaj kontribui por ke aranĝoj kiel tiu ĉi daŭre ekzistu.

Ĉu vi sukcesis realigi ĉiujn viajn ideojn dum la aranĝo? Kio estas realigita, kio ne?

Ni ekzemple havis lingvokurson por komencantoj pri kio mi tre ĝojas. Kelkaj aliaj aferoj ne estis realigitaj. Ekzemple unu afero kiu finfine bedaŭrinde ne okazis, estis la programero “prezentu vian aranĝon”.

Kio helpis al vi ellerni aferojn por iĝi bona kunorganizanto?

Mi ne scias ĉu mi estis bona organizanto. Spertojn kaj sciojn mi ĉerpas el la pasinta SES kaj Polyglot Gathering, el kurso de Dorota (ĉi tie en E@I) kaj el la podkasto La bona renkontiĝo de Stela.

Kio helpis al vi dum la JES?

Ĝenerale al la JES kontribuis multaj homoj – organizantoj, helpantoj, kontribuantoj de programeroj, de atelieroj, de koncertoj. Estis tiuj kontribuoj de multaj homoj, kiuj finfine kreis bonan etoson inter la homoj dum la aranĝo.

Ĉu vi planas kunorganizi venontajn E-aranĝojn? Kiujn?

Mi planas en 2018 kontribui al la SES kaj JES.

Ĉu dum la renkontiĝo vi havis tempon nur por labori?

Krom la laboro tamen restis iom da tempo por babili kun malnovaj amikoj kaj por ekkoni novajn. Tion mi tre ĝuis!

Kiujn impresojn de la JES vi havas kiel partoprenanto?

Mi persone plej ŝatis la silvestran balon kaj ke ni havis ĉambron kun piano.

Ĉu vi renkontis eksajn volontulojn kaj kunlaborantojn de E@I?

Jes, multajn. Kun Oleg ekzemple mi havis ŝancon ankaŭ iomete pli longe paroli.

Kio por vi estas E@I?

Organizo kiu ne nur okupiĝas pri Esperanto kaj Esperanto-aranĝoj, sed ankaŭ pere de Esperanto pri aliaj interesaj projektoj, rilate al lingvoj ekzemple. Kaj mi ŝatus aldoni ke E@I krome ankaŭ estas bona loko por Esperantumi kaj realigi proprajn projektojn.

Parto du. Sonja.

Rakontu pri vi, kiom longe vi esperantumas?

Mi estas el la rusa ĉefurbo, Moskvo, kaj antaŭ mia volontulado en E@I en Slovakio mi studis en unversitato kaj poste laboris kiel juristo. Mi eklernis Esperanton en oktobro 2015 kaj ekde tiam mi estas aktiva membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj helpas kunorganizi diversajn eventojn en Moskvo.

Ĉu la pasinta JES estis via unua internacia E-aranĝo?

Ne, mi jam partoprenis aliajn E-aranĝojn, do mi povas kompari la pasintan JES-on kun aliaj samgrandaj aranĝoj, ekzemple kun Somera Esperanto-Studado. Tamen ĝuste JES-on mi partoprenis la unuan fojon.

Ĉu vi ŝatis partopreni la JES-on?

Certe JES! Mi tre ĝojis denove renkonti miajn amikojn kaj konatiĝi kun aliaj esperantistoj de la tuta mondo. La renkontiĝo estis neperfekta de la organiza flanko, sed por mi kiel partoprenanto plej gravis la programo kaj la etoso de la aranĝo– kaj ilin faras ne nur organizantoj de la evento, sed ankaŭ la partoprenantoj mem. Pro tio mi ĝuis la aranĝon kaj vere ĝojas, ke ĝin partoprenis tiom da interesaj homoj.

Vi partoprenas trejnadon pri kiel organizi eventojn en E@I kiel Devid. Ĉu vi partoprenis ankaŭ atelieron pri organizado de eventoj de Stela? Kion novan vi ellernis?

Jes, por mi tiu kurso estis bonega ŝanco pridiskuti diversajn malfacilaĵojn, interŝanĝi spertojn pri organizado kun aliaj partoprenantoj kaj helpi unu al la alia per konsiloj kaj opinioj, ĉar multaj partoprenantoj havas ideojn pri iu organizinda evento. Ni ankaŭ pridiskutis la organizadon de la JES – kion la organizantoj faras sukcese kaj kion eblas plibonigi. Tiaj pridiskutoj ankaŭ helpas kolekti diversajn opiniojn eĉ pri la sama problemo kaj ekvidi ĝin de iu alia vidpunkto, fojfoje per tio oni trovas la pozitivan flankon de io ne tiom sukcesa. Tio estas la plej interesa parto por mi, ĉar tio ebligas kaj pli bone kompreni la pensmanieron de aliaj homoj, kaj fari pli bonajn decidojn organizante propran eventon.

Kiuj de la JES-aj programeroj al vi pli plaĉis?

Certe mi ĝuis la kurson de Stela – mi scias, ke ĝi estis ege utila kaj por mi, kaj por la aliaj partoprenantoj. Mi pensas ke tiu ĉi kurso bone kontribuis al pli da sukcesaj Esperanto-aranĝoj en diversaj landoj de la mondo. Mi ankaŭ partoprenis prelegojn – ekz. pri efika altruismo, pri Ĉernobil, pri novaĵoj de “Amikumu”, “gramatikan angulon” de Bertilo kaj aliajn. Estis multe da interesaj programeroj kaj ne ĉiam estis facile decidi, kion partopreni – tio signifas, ke la programo estis vere riĉa. Mi esperas, ke la venonta JES estos same interesa kaj eĉ pli sukcesa!

Vi renkontis multajn homojn kiuj volontulis ĉe E@I antaŭe, ĉu vi havas ĝeneralan impreson pri “kiu estas E@I-volontulo”?

Mi tre ĝojas, ke mi renkontis aliajn volontulojn de E@I – ĉiam estas interese interŝanĝi spertojn kaj pridiskuti la volontuladon kaj vivon en nia urbo Partizánske. Ĉiuj volontuloj de E@I estas scivolemaj, vojaĝemaj junaj homoj, kiuj volas ke Esperanto prosperu kaj pretas dediĉi sian tempon por tio. Mi pensas, ke ni ĉiuj faris la ĝustan decidon volontuli, ĉar ni ne nur helpas realigi interesajn projektojn de E@I, sed ankaŭ pliboniĝas mem: ni lernas ion novan, ni ekhavas novajn spertojn. Ĉiuj volontuloj daŭre interesiĝas pri la projektoj de E@I kaj ĉiu kun rideto rakontis ion interesan pri sia volontulado.

Kio estas por vi Esperanto kaj Esperantaj renkontiĝoj?

Por mi Esperanto estas ilo por konatiĝi kaj komunikiĝi kun alilandanoj, kaj E-renkontiĝoj ebligas ĝuste tion. Pro Esperanto mi nun konas multe da vere interesaj homoj kaj havas bonajn amikojn inter esperantistoj – kaj el Rusio, kaj el aliaj landoj. Dum E-renkontiĝoj ĉiam eblas ekscii ion novan pri aliaj landoj, homoj; kompari kulturojn, pridiskuti ion ajn, eklerni ion interesan partoprenante la programon kaj simple amuziĝi en bona etoso.