E@I intensigas finpretigajn laborojn por ke la 27-an de majo en la ĉeĥa Brno komenciĝu la 11-a eldono de Polyglot Gathering (aŭ Esperante: Plurlingvula Kunveno). Temas pri la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj. Ĉi tiu eksterordinara evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo. Jam aliĝis pli ol 800 partoprenantoj kaj dum la aranĝo ili kundividos sian amon kaj plenumos sian pasion pri kulturoj kaj lingvoj, interŝanĝos konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzos kaj ekzercos multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj – ĉiujn Vin ni atendas. Eblas ankoraŭ aliĝi al la evento pere de la jena ligilo: https://www.polyglotgathering.com/2026/eo/registration/
Pasintjaraj eventaj programeroj spekteblas en la jena jutuba kanalo: https://www.youtube.com/@PolyglotGathering
Kontakto: info@polyglotgathering.com
