Poliglota Kunveno 2024 en Prago, Ĉehio

Estis jam la 9a eldono de tiu grandega poliglota renkontiĝo, kiu okazis ĉi-jare en Prago, ĉe la ekonomika universitato (VŠE).

De la 15a ĝis la 19a de majo, la partoprenintoj povis ĉeesti kaj ĝui diversajn prelegojn, atelierojn, kaj aliajn programerojn ĉirkaŭ lingvoj kaj kulturoj.

Kaj nun, ni lasu paroli la ciferojn:

  • 811 aliĝintoj (duoble pli ol lastjare)
  • el 83 diversaj landoj
  • pli ol 30 organizantoj kaj helpantoj

 

☝️-Ŭaŭ, kia granda evento! Ĉu vi povas paroli pli pri ĝi?

La 15an, la unuaj lingvemuloj alvenis, kaj jam komencis konatiĝi kun la aliaj aŭ retrovi amikojn ĝis vespero. Tiam oficiale komenciĝis la evento per la malferma ceremonio kiun gvidis Petro, sub centoj da brilaj kaj feliĉaj okuloj. Diskursoj gravas, festoj ankaŭ. Post belaj bonvenigaj vortoj, necesis malsekigi gorĝojn. Ni ĉiuj iris al granda trinkejo por daŭre babili kaj interkonatiĝi, antaŭ ol iri dormi kaj bone ripozi por la sekva tago.

La unuaj programeroj komenciĝis je la 9a matene por la plej matenaj birdoj, kaj ĉiu horo la partoprenantoj povis elekti inter almenaŭ 3 programeroj laŭ iliaj preferoj. Eblis ankaŭ promeni, ripozi, babili ĉe la lingvaj tabloj kie oni povis praktiki lingvojn, plibonigi siajn nivelojn, konatiĝi kun novaj homoj kaj pli. Inter ĉiuj programeroj, ni povis ŝargi niajn bateriojn kaj batali kontraŭ laceco trinkante kafon aŭ teon. (mi eĉ aŭdis ke la plej lacaj homoj manĝis kafgrajnojn eĉ sen akvo…poliglotoj…)

 

☝️-Sed, pri kio temis ekzakte?

Bona demando! Estis pluraj tipoj de programeroj. Sed ĝenerale ĉio rilatis al lingvoj.

Dum prelegoj, oni (la prelegantoj, kiuj ankaŭ estis partoprenantoj) prezentis ĝenerale dum 45 minutoj iun temon rilate al lingvoj. Povis ekzemple esti prezento de lingvo, gvido de persona motivo, prezentado pri propraj spertoj… Per la aplikaĵo Slido, la partoprenantoj povis fari demandojn, al kiuj la preleganto povis respondi post sia prezentado.

Dum intensaj kursoj eblis rapide lerni bazojn de iu lingvo, havi konsilojn pri kiel bone komenci lerni tiun lingvon, kaj ankaŭ trovi aliajn komencantojn por lerni kune.

Dum atelieroj estis pli interagaj tempoj. Ĉiuj povis praktiki kaj partopreni. Estis ankaŭ okazo prezenti siajn kompetentojn, konojn kaj talentojn:

Dum la talenta spektaklo (“Talent show”), estis la momento por ĉiuj, kiuj aliĝis antaŭe prezenti sian talenton. Kaj mi atestas: paroli dekojn da lingvoj ne estas la nura talento de poliglotoj; multaj scias kanti, danci, ĵongli, fari muzikon… (sed ankaŭ forgesi siajn nomŝildojn kaj perdi aferojn).

Dum fulmaj prezentetoj (“Lightning talks”) partoprenantoj povis, dum maksimume 5 minutoj, prezenti ĉion ajn, kion ili volis. Povis esti spertoj pri vojaĝoj, laboroj, rilato kun lingvoj, aŭ io ajn pri kio ili interesiĝas. Kredu min, ili havas multajn aŭskultindajn spertojn.

Estis ankaŭ organizita lingva defio (“Language challenge”). La celo? eklerni lingvon, dum 50 tagoj (do 50 tagoj antaŭ la evento). Vi povis elekti inter la ĉeĥa kaj Esperanto (aŭ ambaŭ), kaj montri viajn progresojn dum la evento tra neoficiala “ekzameno”.

La plejparto de tiuj programeroj estis en la angla ĉar jes, kvankam ni scias ke Esperanto estas la plej taŭga lingvo, pro internacia kompreno, ni elektis la anglan kiel “komuna lingvo” (kiu scias, eble post 2-3 jaroj, ĉiuj tie jam parolos Esperanton).

 

☝️-Kaj kio pri la manĝo?

Kompreneble, partoprenantoj rajtis manĝi. Ĉiu tagmezo kaj vespero, la manĝejo estis malfermita por ĉiuj, kiuj mendis manĝon. Vianda, vegetara, vegana, 3 dietoj estis proponitaj por taŭgi al ĉiuj. Post malplenaj teleroj kaj plenaj stomakoj, homoj trankvile reiris al siaj okupoj por tiam nutri siajn cerbojn.

 

☝️-Sed… ĉu nenio okazis vespere?

Homoj.. poliglotoj estas sufiĉe proksimaj al esperantistoj.. jes ja okazis programeroj vespere. Kaj kiaj programeroj! Ni ne parolos pri la “Disco party”, kiu finfine okazis… sen muziko, sed tio ne bremsigis homojn, kiuj tamen festis kune. Krome, okazis du plurlingvaj koncertoj en la universitato. Olga kaj Kaŝi ofertis al ni du belajn kaj dancigajn momentojn! Ni ankaŭ rondvojaĝis tra pluraj landoj dum la kulinara festivalo (klare estis la trinko-manĝa nokto, oni nur ŝanĝis la nomon), sed ankaŭ dum la muzika lingva kvizo. La poliglota ekspozicio estis okazo por partoprenantoj prezenti siajn artojn, firmaojn, aplikaĵojn… Kaj kompreneble, ĉiuvespere okazis neoficialaj programeroj, plejofte en trinkejoj.

 

☝️-Kio se mi maltrafis la eventon? Ĉu mi neniam ekkonos tiun fortan senton de amikeco, la ĝojon lerni de tiuj nekredeblaj homoj, la guston de tiu granda familio, ĉu nun ne plu indas vivi la vivon?

Ne zorgu, ne zorgu. Baldaŭ okazos denove la sama evento (eĉ pli bona). Unue rete – por ĉiuj, kiuj ne povas ĉeesti fizike, aŭ nur volas ĝui ĝin duoble, kaj poste ĉeeste, vi baldaŭ ekscios kie kaj kiam. Kaj intertempe, ĉar plejparto de la prelegoj estis registritaj, vi povas spekti ilin en nia Jutub-kanalo @PolyglotGathering. 

Krome, post la evento, multe da partoprenintoj volis gardi kontakton kun siaj novaj amikoj, kaj daŭrigi la lernadon. Por tion fari, multe da diversaj telegram-grupoj estis kreitaj do vi nun povas aliĝi por babili kun homoj, trovi paron por fari tandemon, kaj tiel bone prepariĝi por venonta jaro!

 

☝️-Ĉu vi nenion forgesis?

Jes, prave! Sen niaj sponsoroj kaj partneroj, nenio estintus ebla, do koran dankon al Glossika (oficiala sponsoro), UEA (ekzekutiva sponsoro), Italki, uTalk, Vincent Pol University kaj Phrasing (bronzaj sponsoroj), Language coaching academy, Skapago kaj Polygloss (ekfirmao-sponsoroj), Vortoj, Slovake.eu, Deutsch.info, Prague convention bureau, Tandem kaj Slido (partneroj), kaj finfine Costa Coffee, kiu permesis al ni trinki tiom da kafo, kiom ni bezonis.

 

☝️-Kaj la fina vorto?

Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis kaj helpis, ni antaŭĝojas revidi vin, aŭ bonvenigi vin, se vi partoprenos por la unua fojo. Vi beligas tiun eventon jaro post jaro kaj montras al ĉiuj, ke per kompreno, lernado kaj respekto, diverseco estas la plej granda forto! Dankon kaj ĝis baldaŭ!

 

Ligilo de la fotaro👇:                                                                                                                                                                  https://drive.google.com/drive/folders/1J3th2ABnoG_Up2CxM612s6UauUZluw_U?usp=sharing

 

Léa Gavoille, volontulo ĉe E@I.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.