PMEG 2020: verko kiu devas ne manki en via libroŝranko

Komence de oktobro E@I eldonos la novan paperan version de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko – PMEG 2020. Ĝi estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĉu vi havas demandon pri la gramatiko de Esperanto? PMEG respondos ĝin!

PMEG estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj. Ĝi provas klarigi la lingvon en facila maniero – kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj el aliaj verkoj de Zamenhof.

La nova eldono – kun la nomo PMEG 2020 – estas profunde tralaborita eldono. En preskaŭ ĉiu sekcio ĝia aŭtoro Bertilo Wennergren faris korektojn aŭ kompletigojn, aŭ prilaboris la prezenton, por ke ĝi estu pli klara. Li aldonis multegajn novajn ekzemplojn, kaj ankaŭ ialoke forigis ekzemplojn superfluajn. Iuj gravaj sekcioj estas preskaŭ tute reverkitaj laŭ novaj eltrovoj kaj ideoj.

Bertilo Wennergren estas ne nur la aŭtoro de PMEG; li laboras ankaŭ pri la Tekstaro de Esperanto kaj pri la interreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro, konsilas pri Esperanto en Duolingo, kaj faras multon alian por helpi lernantojn kaj uzantojn de la Internacia Lingvo. Ĉi-jare li ricevis premion de la Fondaĵo Antoni Grabowski.

Nur ĝis la 5a de oktobro eblas antaŭmendi la novan PMEG kontraŭ 28 eŭroj, poste ĝi kostos jam 38 eŭrojn sen sendokostoj. En oktobro E@I presos la libron kaj tuj dissendos ĝin al la antaŭmendintoj (aldone oni ricevos ankaŭ senpagan PDF-version de la libro).

Ekscii pli kaj antaŭmendi vian ekzempleron de PMEG 2020 eblas ĉe https://pmeg.ikso.net/.

Sonja Zaretskaia
E@I

Ĝi estas artikolo el la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/pmeg

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.