Plusoj kaj minusoj de la virtualaj Esperanto-aranĝoj

aŭ kiel plene utiligi la pandemion, por ke Esperantujo kresku

La nuna pandemia tempo estas tre komplika kaj malgajiga momento por ni – ĝisostaj verdlingvanoj! Socia distancado kaj la viruso kaŭzas, ke ni nek povas, nek povos ŝajne ankoraŭ dum pluraj semajnoj fizike ĉeesti kutimajn Esperanto-eventojn.

Kion fari? Unue – ne paniki! Tute male – eblas eĉ ĝoji! Ja Esperanto estas – lingvo INTERNACIA!!! Tio signifas, ke ĝin eblas (kaj indas) uzi ĉefe por paroli kun ALI-landanoj! Kaj tiujn eblas ne nur renkonti fizike dum iu aranĝo, sed ja eĉ pli facile “renkonti” pere de la interreto! Ni esperantistoj ja uzas la interreton por interkomunikiĝi jam relative longe kaj ofte. Tamen – eblas fari pli! Kaj nuna krizo rekte devigas nin ekuzi niajn fortojn kaj kapablojn, por “renkontiĝadi” pli ofte ol nur 1-2 foje jare dum iu el la tradiciaj EO-aranĝoj.

Do propono de ni, E@I-teamo, kiu uzas Esperanton ĉiutage (kaj tuttage): Ni tranformu la malavantaĝon en avantaĝon! Ni ja povas nun praktiki Esperanton eĉ multe pli ofte ol antaŭ la pandemio. Jes ja – ŝanĝiĝas la maniero, sed restas la esenco – komuniki transnacie!

Kaj ni ne forgesu unu gravan elementon: tiaj ĉi virtualaj esperantumadoj estas multe pli ekologiaj kaj ekonomiaj ol la kutimaj! Forfalas ja vojaĝo, veturado, eluzo de diversaj resursoj, elspezoj…

Abundas jam programoj, aplikaĵoj, sistemoj, por okazigi tiajn retajn aranĝojn, renkontiĝojn, diskutojn. (Pri ili ni ne parolos nun, eble estonte…) Certe plurajn el ili vi mem jam uzis/as por similaj celoj. Sed… eblus ekuzi ilin pli aktive kaj planite – organizi la aranĝojn, inviti al ili aliajn, pretigi la programon kaj turni la situacion – por ke ni vidu, ke la glaso efektive estas duonplena (kaj ne duonmalplena, kiel ofte trudas al ni ĵurnalistoj nuntempe)!

Jen do nia listo de kelkaj plusoj kaj minusoj por nuna soci-distancada tempo.

Avantaĝoj de la virtualaj Esperanto-aranĝoj:

1) Krokodilado

Ĉu vi ne ŝatas, kiam oni dum EO-evento konstante krokodilas? (des pli, se vi mem ne parolas la konkretan krokodil-lingvon, kaj vi estas eble sola aŭ preskaŭ sola eksterlandano) Dum virtuala aranĝo tio ne minacas (aŭ kaze ke okazos, vi povas facile “eskapi” – malŝaltante la komputilan programon aŭ almenaŭ mikrofonon de la koncerna persono).

2) Ronkado

Ĉu vi jam iam devis loĝi kun ronkemulo/j (aŭ eĉ ronkEGemuloj)? Aŭ eĉ pli koŝmare – ĉu vi jam dormis en amasloĝejo kun pluraj tiaj? Imagu – nenio tia nun okazos! Sola, kiu ronkos en via ĉambro dum virtuala EO-evento estos maksimume vi! 🙂

3) Manĝoj

Plendi pri manĝoj dum EO-aranĝo jam apartenas al la kultura rito de multaj ĝisostuloj. Ĉu tro/maltro da viando/terpomoj? Ĉu tro/matro sala? Ĉu dolĉaĵo kiel ĉefplado? Brrrr! Neniaj strangaĵoj plu surtelere! Nun via manĝo estos precize tia, kian vi mem pretigos por vi! 😛

4) Kripuloj

Staranta en angulo kaj gapanta al vi kvazaŭ li volus trapiki vian animon nure per sia rigardo por fine heziteme inviti vin al biero aŭ du kaj paroli al vi pri sia kolekto de papilioj – ja, kripulo. En la interreto estas la situacio tute alia – neniu kripulo! Aŭ, ĉu eble? Ĉiuokaze, eĉ se iu kripulo aperas, vi ĉiam povas “havi problemojn pri interreto” aŭ simple nigralistigi lin. (Rim.: Por tiu ĉi punkto ni prefere ne aperigas iun konkretan foton. :P)

5) Vestaĵoj

Vestaĵoj jam firme apartenas al ĝenerala kulturo de homaro. Tamen, ankaŭ manko de vestaĵoj estas parto de kultura diverseco de homoj, kiu tamen ne estas ofte reprezentata dum Esperantaj renkontiĝoj (almenaŭ ne publike). Sed sidante ĉe via komputilo vi povas havi tiom (aŭ neniom) da pantalonoj, kiom vi volas. Aldone – forfalas la eterna batalo “kion kunporti” en la valizo, kiajn vestaĵojn kaj kiom da ili enpaki. Nun tuta via vesto-ŝranko estas je via dispono!

6) Lacigaj vojaĝoj

Ne ĉiu ŝatas longajn horojn pasigi en diversaj trafikiloj (ĉi tie ni jes ja celas vetur-ilojn), ŝanĝi plurfoje diversajn konektojn, deĉifradi en fremda/j lingvo/j la anoncojn, vane provadi aĉeti biletojn, ekscii kie ĝuste eltrajniĝi ktp. Jen, se vi apartenas al tia ĉi grupo, virtualaj aranĝoj malpezigas vin de grava malhelpilo partopreni la eventon.

7) Ekologio

Ni – esperantistoj – estas tre vojaĝema popolo. Tio ja estas tre bela afero – vojaĝante oni vastigas siajn horizontojn, ekkonas aliajn kulturojn (iliajn ritojn, lingvojn, manĝojn…), admiras “samecon en malsameco”. Tamen, tiu ĉi vojaĝemo havas siajn konsekvencojn – nia ekologia spuro iĝas pli profunda kaj pli longdaŭra. Homoj iĝas bonŝance pli kaj pli konsciaj pri iliaj diversaj influoj al la vivmedio. Certe ne eblas entute evigi poluadon – sed ja eblas ĝin laŭeble malgrandigi, minimumigi. Partopreni virtualan eventon – kompare kun tiu fizika, des pli se en alia kontinento aŭ milojn da kilometroj for de onia hejmo – estas certe pli ekologia varianto. Do kial ne provi tion almenaŭ nun, kiam ĉiukaze ni estas devigitaj je memizoliĝo?

8) Enua babilado/programo

Ĉu la programo, kiun vi spektas aŭ ĉeestas ne plaĉas al vi? Ĉu la diskuto ne interesas vin? Ĉu la babil-partnero enuigas vin? Nenio malsimpla – facilas malŝalti la programon, aŭ tutan komputilon! 🙂 Kaze de bezono eblas ĉiam pardonpeti, klarigante: “Pardonu, nia interreto misfunkciis tiam.”, “Pardonu, elektro en mia telefono finiĝis” aŭ “Mia kateto ĵus rompis sian voston.” ktp.

9) Tempo-ŝparado

Certe veturi ien por Esperanta aranĝo, por semajnfina renkontiĝo, aŭ eĉ por la tuta semajno ne facilas por ĉiu – kaj ankaŭ ne eblas tion fari tre ofte. (Foje oni devas eĉ labori. 🙂 Aŭ mankas la financoj por partopreni… Aŭ – mankas la tempo por ĉeesti!) Kun virtualaj aranĝoj estas pli facile viziti ilin plurajn eĉ dum unu semajno – kutime ili ne daŭras tro longe, kaj ja ĉiuj viziteblas de via propra loĝĉambro (aŭ por eĉ pli pigraj, rekte de via lito). Plia tempo-ŝpara konsilo: ĉu vi emas aŭskulti prelegon, tamen necesas pretigi tagmanĝon aŭ vespermanĝon por via familio? (aŭ oridigi loĝejon, gladi vestaĵojn, manĝigi bestojn, purigi ŝuojn…) Dum virtuala aranĝo ja eblas! Prenu kapaŭskultilojn, kaj jen, vi samtempe ĉeestas EO-aranĝon, samtempe utile pasigas tempon hejme.

10) aldonu mem vian propran 🙂

Certe ni ne sukcesis listigi ĉiujn plusojn – ĉi tie restas spaco por ke vi aldonu la vian 🙂

Malavantaĝoj:

Kio (ĉio) povas manki al ni en tiu ĉi virtuala Esperantujo? Kion ni certe volus ke aperu laŭeble frue? Jen skiza listo (ni ĝojos, se vi skribos en komento pliajn viajn “mankantaĵojn”):

1) Bambumado

La junulara Esperanto-himno ne povas manki dum preskaŭ ajna EO-aranĝo. Ĝi havas sian neanstataŭigeblan ĉarmon – ja ne hazarde ĝi jam dum jardekoj estas tiom populara. (Kaj ne, kisi iun “ŝvitplenan, duonebrian eksterlandanon” ne devas signifi aĉan sperton kaj traŭmon por la tuta vivo – tute male! Oni povas ekŝati tiaĵon tiomgrade, ke la kanto eniras la Esperanto-kulturon ĝisoste.)

2) Brakumoj/babilado

Jes ja – persona kontakto ege gravas! Kaj tiu mankas certe al ni ĉiuj – ĉu brakumi malnovan amik/in/on, ĉu simple babili dumpaŭze kun aliaj partoprenanoj, ĉu ekhavi novan amikon kun similaj hobioj aŭ vidpunktoj… Tio ĉio faras niajn aranĝojn gravaj kaj utilaj. Tial ni revenas, eĉ se tio ofte por pluraj malfacilas. Kaj tial ni revenos, kiam finiĝos ĉi-periodo!

3) Gufujo/drinkejo

Neniam tro ebria por plia biero aŭ hejma brando de Ieajnujo kun multaj bruaj ebriuloj ĉirkaŭ vi (kaj unu drinkejestro, nur duonebria). Neformala etoso kaj alta nivelo de alkoholo en sango provizas bonegan medion por ekscii plej obskurajn klaĉojn kaj historion pri ĉiu kripulo. Ofte eĉ multe pli ol vi ŝatus. Ĉiuokaze, tre bona loko por trovi novajn amikojn aŭ kunlitul(in)on.

Kaj kiam bruo troas (aŭ vi ne amikas kun alkoholo ĝenerale), venas tempo por ripoza etoso, trankvilaj babiladoj pri la senco de vivo aŭ signifo de amo, ĝis la lasta, la lasta kandel’. Ho, jes, gufujo. Kiu povus forgesi tiujn duonprivatajn koncertojn kun akustika gitaro kaj sekvan tagon preterdormi matenmanĝon (aŭ eĉ tagmanĝon)?

4) Etooooosoooo

Jes ja – kia ajn Esperantujo estas, kaj kiaj ajn diversspecaj esperantistoj estas, LA etoso estas ege ofte la ĉefa, grava elemento, kial multaj pretas ignori ĉiujn malfacilaĵojn, venki ĉiujn obstaklojn kaj veni por ĉeesti iun EO-aranĝon. Tiun ĉi punkton la virtuala evento neniam (espereble) venkos, kaj estas bone tiel! Ju pli longe mankos al ni la etoso, des pli ni ĝojos re-ĉeesti ajnan EO-aranĝon postpandemian.

5) Komunaj ludoj

Tabloludoj, Homlupoj, interkonaj ludoj, urbaj ludoj – Esperantujo plenas je ludoj kaj ludemuloj! Jes ja, eblas ludi kontraŭ komputilo, aŭ kun viaj samhejmanoj sed… io mankas por plena ĝuo. Krome – estas mojose ekscii pri diversaj novaj (ofte strangaj) ludoj de aliaj landoj, ludante ilin en internacia kompanio dum ĉarma Esperanto-aranĝo.

6) Ekskursoj

Grava parto de nia verdlingva komunumo estas turismo. Tiu scivolemo kuŝas profunde ene de ni: malkovri mirindajn, ekzotikajn aŭ simple “aliajn” lokojn, vidindaĵojn, nekutimaĵojn. Kaj ja EO-medio estas tre fruktodona grundo por tiaĵoj. Esperantistoj ofte emas kun fiero kaj ĝojo prezenti al alilandanoj siajn vidindaĵojn (kaj jes ja, ofte eĉ nevidindaĵojn). Kaj nur dum EO-ekskurso povas okazi, ke oni ekkverelas, ĉu oni vizitas Slovakion aŭ Slovakujon, aŭ ĉu akuzativo estas tiom esence grava lingvero de Esperanto.

7) Karavano

Se la ĉefa renkontiĝo por vi tro mallongas, vi povas ĝin facile plilongigi veturante en karavano. Tiel vi povas al semajnfina evento aldoni 2 tagojn antaŭe kaj 2 tagojn poste! Karavano vere estas kiel miniatura evento en si mem – vi havas tie amikojn (kaj kripulojn), ekskurson, babiladojn kaj brakumadojn, foje prelegojn, ofte drinkejon. Nokta vivo eble ne estas tiom vigla, kiom vi ŝatus, sed vi tamen pli antaŭĝojas por ĝi dum la ĉefa renkontiĝo.

8) Dancado ĝis la nokto nokto fin’

Etosigaj koncertoj, multlingva karaokeo sed ĉefe longdaŭraj dancnoktoj (diskotekoj) – tion ne eblas anstataŭigi per komputilo kun ret-konekto… Ĉu vi mem ne estas dancema aŭ eble eĉ introverta? Ŝajne vi ankoraŭ ne ĉeestis koncerton de jOmO (aŭ JonnyM, Kimo, Asorti…) – kie eĉ nedancemaj forgesas pri ilia neemo kaj kreas unu misteran transnacian dancfamilion.

9) Nova nomŝildo por via kolekto

Ĉu vi ankaŭ diligente kolektas ĉiujn nomŝildojn de EO-aranĝoj, kiujn vi partoprenis? Jes ja, ekzistas tiaj uloj – evento-kolektantoj. Ĉi-speca suveniro povas esti ege valora sekve por historiaj kialoj – ĉu por la movado (imagu se ni havus konservitajn nomŝildojn de Zamenhof), ĉu por vi mem (rememori avo-aĝe, kiujn ĉiujn aranĝojn vi en juntempo partoprenis povas ĝojigi kaj eĉ rememorigi pri diversaj travivaĵoj). Eta konsilo de tiaspeca partoprenanto-nomŝildo-kolektanto: provu ekhavi albumon por ili (idealas tiuj por vizitkartoj) kaj fari ĉiujn 10 jarojn etan inventarizadon.

10) Esperanto aŭdebla ĉie ĉirkaŭ ni

Se vi ne estas Esperanto-familio (Jes ja, strangas la mond´ – do ne ĉiuj homoj ankoraŭ parolas “nian” lingvon, inkluzive de niaj familianoj!), nek laboras en E@I (kiel ni), aŭ UEA/TEJO, tiam jes ja estas komplike esti 24 horojn tage en kontakto kun la Lingvo Internacia. Por tio ĝuste eeeege utilas internaciaj EO-eventoj. Ekde matenmanĝo, ĝis la drinkejo/gufujo – “droni en Esperanto” estas tre taŭga maniero kiel ĝin ekposedi plene. Ĝis la fina venko ŝajne daŭre kelkaj tagoj restas, do ĝis tiu momento aranĝoj restos tre grava elemento de nia verda mondeto.

Konkludo

Do jen – nia listigo de plusoj kaj minusoj de nuntempa virtuala Esperantujo. Kio pli bonas? Certe ni ĉiuj jam antaŭĝojas re-renkontiĝi fizike dum diversaj aranĝoj. Tamen ĝis tiu tempo – ni provu koncentriĝi al la plusoj de ĉi-listo kaj ĝui la distancajn eventojn. Indas ilin partopreni ne nur por subteni la organizantojn, sed ankaŭ por sociumi, ekscii ion novan, re-vidi siajn konatojn, praktiki la lingvon kaj multon pli. Kaj kiel vi povas ekscii pri ili kaj sekve viziti? Jen, por tio utilegas nova kaj moderna kalendaro de Esperanto-aranĝoj “Eventa servo” – kiu ekhavis ankaŭ detalan liston de retaj eventoj: https://eventaservo.org/Reta Eblas tie elekti de diversaj kategorioj: Internaciaj eventoj Lokaj kunvenoj Kursoj AliajUnutagaj Plurtagaj.

PS: Ne hazarde nia organizo nomiĝas “Edukado@Interreto” – jen, ni antaŭvidis ĉi-epokon jam antaŭ 15-jaroj, kiam ni fondis E@I! Nun estas preskaŭ ĉiuj homoj membroj de E@I – oni ja edukiĝas (vole-nevole) tra interreto. 🙂

Tamen ni krom retaj projektoj (https://ikso.net/projektoj/) organizas ankaŭ aranĝojn (https://ikso.net/arangxoj/) – do ni mem estas forte trafitaj pere de la nuna pandemio. En nuna momento ni mem planas okazigon de pluraj ĉi-jaraj virtualaj aranĝoj – por rekompensi mankon de la fizikaj. Ni esperas, ke vi konsideros la plusojn de ĉi-artikolo kaj partoprenos en iu el ili!

Virtualan brakumon al vi ĉiuj!

Verkis: E@I-teamo

Kripulo estas neologismo, devene de la angla “creepy” – mankas (ankoraŭ) EO-artikolo en Vikipedio pri ĉi-temo, jen do almenaŭ la angla versio: https://en.wikipedia.org/wiki/Creepiness

Uzitaj fotoj: https://pixabay.com/ kaj arkivo de E@I

5 thoughts on “Plusoj kaj minusoj de la virtualaj Esperanto-aranĝoj

  1. Alia malavantaĝo estas ke en via propra loĝejo vi malpli facile ignorus la fakton ke vi jam havas ampartneron.
    Malfacile estas romantikumi kun kongresa amo se la enhejma amo ĉion povas aŭdi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.