Pliefikigu vian tempouzadon – plene en Esperanto

“Se vi ne povas mezuri ĝin, vi probable ne povas mastrumi ĝin. Aferoj, kiujn vi mezuras tendencas pliboniĝi.”, diris Ed Seykota. En niaj organizoj kaj ĝenerale en la Esperanta movado, tempo estas nia tre valora kaj rara resurso – ni havas nur tiom da ĝi. Sed kiel ni utiligas ĝin? Ĉu vere verko de tiu artikolo devis daŭri 2 tagojn? Aŭ kiom fakte daŭris? Se vi ne mezuras vian tempouzadon, vi ne povas vere scii. Feliĉe, tempomezurado nun estas facila – kaj plene en Esperanto – danke al Kimai kaj E@I!

En Esperantujo ni kutimas al virtuala laboro – per interreto de sia hejmo. Tiel estis ankaŭ en E@I dum komenca tempo. Sed jam dum jaroj ni laboras (ankaŭ) en fizika oficejo laŭ fiksitaj laborhoroj. Tiu stato ŝanceliĝis pro la kronvirusa situacio kaj ni devis rapide adaptiĝi. Ja kiam oni laboras de hejmo, estas facile nesufiĉe labori aŭ nesufiĉe ripozi, eble neefike plani la labortempon. Utiliginte spertojn de TEJO, ni frue decidis ekuzi liberan temporegistran programon Kimai. Ĝi solvas ĝuste tiajn problemojn montrante viajn taskojn kaj statistikon pri via labortempo.

Vi havas bonan superrigardon de la plej gravaj aferoj rekte en la ĉefa panelo.

Kimai estas senpaga libera ilo, kiu ebligas al vi registri viajn laborhorojn. Kun ĝi por vi pli klaras, kiom da tempo vi bezonas por fari viajn taskojn. 

Nun la programo estas en 22 lingvoj, kaj dank’ al E@I, inter ili estas ankaŭ Esperanto. La programon tradukis Sonja Zaretskaia kaj kontrolis KuboF Hromoslav . Kaj ĉar Kimai mem dependas ke pluraj aliaj programoj, por plena Esperantigo ni tradukis ankaŭ Select2 (jam akceptita) kaj FullCalendar (dume atendas).

Vi povas agordi defaŭltan lingvon por ĉiuj novaj uzantoj. Klaras, kiun lingvon uzas E@I 😉

Intervjuo kun la ĉefprogramisto

Okaze de oficialigo de Esperanto en Kimai, ni intervjuis rekte al ĝia ĉefprogramisto – Kevin Papst. Kevin antaŭe havis malmultajn informojn pri Esperanto, sed tre aprezis tradukon al ĝi. Ja, laŭ li, Esperanto estas speciala, ĉar homoj mem elektas eklerni kaj paroli ĝin. Tio igas Esperantan tradukon ankaŭ unika vendo-propono.

D: Kio inspiris vin eki kaj daŭre labori pri la projekto?

Kiam mi komencis labori pri Kimai antaŭ pli ol 10 jaroj, mi havis bezonon pri temporegistra sistemo por mi mem. En la tempo kiam mi trovis Kimai-n, la origina programisto volis fermi la projekton pro privataj kialoj. Mi ensaltis kaj prenis la rolon de prizorganto kaj daŭrigas la laboron ĝis hodiaŭ. Malfermitfonta programaro igas komputikan mondon pli bona loko kaj mi volas kontribui al ĝi en sencohava maniero.

Mi havas ankaŭ alian tre fortan motivon: Mi ĉiam revis pri eblo vivi de mia propra malfermitfonta programaro. Tial mi en 2018 komencis reprogrami Kimai ekde nulo – kun multaj novaj funkcioj kaj firma fundamento por kelkaj longtempaj celoj (unu el ili ĵus realiĝis: www.kimai.cloud).

D: Kiel povas Kimai utili al neprofitcelaj organizoj?

Mia respondo estas pli ĝenerala, por ĉiu kiu uzas temporegistradon memvole: komencu registri vian tempon por trovi pro kiu kaj, speciale, kie vi pasigas unu el viaj plej valoraj resursoj – vian vivtempon.

Kiuj taskoj reaperas, kiuj problemaj punktoj povas esti identigitaj, kiu en la teamo povas bezoni asiston pro troa laborŝarĝoo?

Provu identigi malfortajn punktoj kaj pensu pri strategioj kiel plisimpligi aŭ eĉ elimini tiujn taskojn.

Tre simpla ekzemplo: Pasintece mi pasigis kelkajn horojn ĉiusemajne pro retpoŝta helpado pri Kimai. Mi ne povis respondi al ĉiu, sed danke al verkado de pli bona dokumentado mi povis ne nur fortanĉi 75% de mia tempo bezonata por retpoŝta helpado (kion mi povis pruvi komparante miajn temposlipojn en Kimai) sed mi ankaŭ ricevis multan pozitivan retrokuplon. Feliĉaj uzantoj – feliĉa mi 🙂

D: Ĉu vi havas iun mesaĝon por Esperantujo?

Por multaj organizoj, precipe neprofitcelaj, mono estas forta kialo por atenti pri libera programaro. Kimai tion povas fari por vi: elŝutu, instalu, komencu registri vian tempon – ĉion sen licencaj kotizoj.

Mi volas inviti ĉiujn al provo de Kimai kaj provizo de retrokuplo. Ankoraŭ estas multaj aferoj por plibonigo en Kimai, sed ja bonas samdirektigi miajn ideojn kun realaj bezonoj de uzantoj.

“Havu feliĉan vivon kaj restu sana!” (Kevin skribis rekte en Esperanto : )

Kiel registri sian tempon?

La strukturo de Kimai estas fasonita por homoj kaj firmaoj, kiuj laboras laŭ kontraktoj por pluraj klientoj. Kvankam tio ne estas kutima situacio de Esperantaj organizoj, Kimai estas sufiĉe fleksebla por servi vin bone, kiel montras ankaŭ niaj spertoj. (Ekzemple sufiĉas starigi ununuran “klienton” – sian propran organizon.)

Ĉiun unuopan registraĵon vi povas detale priskribi por povi poste bone pritaksi efikecon de via tempouzado aŭ por aŭtomate prepari fakturon por pagi vin. Aŭ vi povas uzi minimumisman sintenon. Tute laŭ via plaĉo.

Baze eblas tian ĉi temporegistrilon uzadi laŭ 2 manieroj.

Registrado de ĝenerala labortempo

Tiu maniero taŭgas por scii, ĉu en specifa tago / semajno / monato vi laboris ĝustan tempon. Vi komence de laboro notas komencon kaj fine de laboro finon, sed vi ne distingas inter aktivaĵoj. Tiel vi scias, kiam vi laboris ĝustan tempon kaj povas poste altkvalite ripozi por rehavigi energion.

Registrado de speco de labortempo

En tiu maniero vi notas komencon kaj finon de ĉiu specifa aktivaĵo, kiun vi faras. Tiel vi ne nur scios kiom vi laboris, sed ankaŭ pri kiu tasko. Tio donos al vi retrokuplon, laŭ kiu vi pli objektive taksos vian rapidecon kaj pli facile kaj objektive vi decidos pri kio vi povas pliboniĝi kaj pri kio vi eventuale povas instrui al aliuloj.

Uzu ĝin vi mem

Kimai estas senpaga kaj eĉ libera. Do uzante ĝin vi ne nur ŝparas vian monon, sed ankaŭ protektas viajn liberecon kaj privatecon.

Esperanto vin bonvenigas jam ekde tuta komenco

Unuaj paŝoj, provoj estas tre facilaj. Kaj se via organizo (aŭ vi mem 🙂 havas malpli ol 5 aktivulojn, eĉ longe poste estos daŭre senpaga. Simple registriĝu ĉe https://www.kimai.cloud kaj ekuzu senpagan reĝimon. Se via organizo estas (precipe) volontula, la senpaga plano plene sufiĉos. Se vi volas aldonajn funkciojn aŭ pli ol 5 uzantojn, vi povas transiri al pagenda versio.

Se vi volas, ke viaj datumoj estu tre sekuraj, aŭ volas senpage havi multajn uzantojn, instalo en via propra servilo estas irinda vojo. Por instali vi ne bezonas esti programisto, sed iuj komputilaj spertoj ja estas bezonataj. Rekomendata instalado okazas per “komandlinio” – se tiu vorto diras al vi nenion, petu pri instalo vian komputileman amikon (aŭ, eble estas bona oportuno por lerni novan kapablon – en E@I ni tute konfirmas!). Ĉiujn necesajn informojn vi trovos en la oficiala dokumentado.

Fino. Aŭ ĉu eble komenco?

Tempo estas rara resurco – taŭgas ĝin utiligi saĝe kaj efike. Ĉu vi pri tio volas helpon de Kimai? Aŭ ĉu vi jam uzas iun similan programon? Skribu en komenton!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.