Pli detale pri Doodle.ch

Post mia antaŭa blogaĵo pri Doodle.ch, ili refaris kaj plibonigis la interfacon de sia servo. Ĝi nun estas pli klara kaj iom pli facile uzebla, sed la baza servo estas sama kiel antaŭe.

Kiel promesite, jen kelkaj pliaj konsiloj pri la uzo de la servo.

Dum la kreo de via demandilo, oni proponas al vi butonon “Agordaĵoj” per kiu vi povas elekti el kvar tipoj de demandilo:

  1. “Jes-ne-eventuale”, kie partoprenantoj povas respondi ne nur “jes” kaj “ne”, sed ankaŭ “eventuale, se vere bezonata”. Tre utila.
  2. Kaŝita demandilo, per kiu nur la kreinto vidas la rezultojn, ne la partoprenantojn. Povas esti utila por eviti, ke la jamaj respondoj influas la venontajn respondontojn.
  3. Permesu nur po unu respondon persone, por rajtigi al partoprenontoj fari nur unu elekton el la eblecoj.
  4. Permesu, ke ĉiu ebleco elektiĝu nur unufoje, se ekzemple por elekti kiu kunportos kion por fari hejman manĝofeston.

Kiel kreinto de iu demandilo, vi ricevos retmesaĝon kun ligilo, per kiu vi povos aldoni aŭ ŝanĝi la elekteblecojn. Atentu, tamen — se vi ŝanĝas la nomon de iu kolumno, ĉiu jam donita respondo por tiu kolumno estos forigita. Notu ankaŭ, ke ĉiu partoprenanto fakte rajtas ŝanĝi ies ajn respondojn per ligilo sub la demandilo; tio funkcias nur en situacioj, kie ĉiu fidas la aliajn.

Kaj fine: sekreto, kion oni ne trovas en la publika retejo — vi povas certiĝi, ke la interfaco aperos esperantlingve se vi aldonas &locale=eo al la URL. Do anstataŭ dissendi tion:

http://doodle.com/participation.html?pollId=5pq8wtacps65ufhw

vi anstataŭ sendu tion:

http://doodle.com/participation.html?pollId=5pq8wtacps65ufhw&locale=eo

Bonan organizadon!

span.jajahWrapper { font-size:1em; color:#B11196; text-decoration:underline; } a.jajahLink { color:#000000; text-decoration:none; } span.jajahInLink:hover { background-color:#B11196; }