Parolu kaj lernu (Speak and learn) – nova aplikaĵo ankaŭ kun Esperanto!

E@I kunlaboras lastatempe pri diversaj edukaj projektoj – unu el ili estas ĵus lanĉita: “Speak and learn” (Parolu kaj lernu) – aplikaĵo por plurfunkciaj telefonoj kaj tabulkomputiloj.

En la lerniga aplikaĵo vi trovos 20 lingvojn, inkluzive Esperanton! La ĉefa ideo de la aplikaĵo estas kolekto de ĉ. 380 gravaj parolturnoj, frazoj, esprimoj, utilaj ĉefe por Erasmus-studentoj. (Kompreneble uzi ĝin povas iu ajn por iu ajn celo.)

La aplikaĵo estas senpaga, kaj uzebla por ĉiuj tri plej grandaj operaciumaj sistemoj: iOS, Android kaj Windows. La aplikaĵo estas ĉefe kreita por uzado en plurfunkciaj (saĝaj) telefonoj, sed eblas ĝin funkciigi ankaŭ en tabulkomputiloj. Avantaĝo de la aplikaĵo estas, ke oni povas elekti lingvojn laŭbezone (kaj ŝanĝadi ilin iam ajn), do la aplikaĵo povas utili kaj lerni Esperanton, sed ankaŭ ajnan de la ceteraj 19 lingvoj. Aldone, estas ĝis nun relative malmultaj aplikaĵoj kun Esperanto, do des pli bonas, kiam nia lingvo aperas en tia ĉi pli granda projekto, kiu inkluzivas jam tuj 20 lingvojn.

Ideo malantaŭ la projekto

Moviĝemo de junuloj pligrandiĝas danke al la programo Erasmus+. Tre ofte okazas, ke studentoj malfacile adaptiĝas al nova lando ĉar ili ne scipovas la lokan lingvon, kaj pro la komunikproblemoj aperantaj pro tio, ke la angla, germana aŭ franca, kutime instruataj kiel dua lingvo en lernejoj, ne estas parolataj de ĉiuj homoj en EU-landoj.

Nia celo

Estas tre utile havi bazan scion de la lingvo de la lando, al kiu la partoprenanto veturas. Koni la ĉefajn elparolregulojn kaj la plej tipajn frazojn bezonatajn en ĉiutaga komunikado jam multe helpas. La projekto kreis plurlingvan interagan aŭd-vidan produkton por lerni lingvojn: “Speak and Learn”. La produkto ebligas al lernanto lerni bazajn frazojn en konkretaj lingvoj, en niveloj A1 kaj A2.

Nia ideo

La produkto ne bezonas daŭran konekton al la Interreto, la uzanto ĉiam havos la aparaton kun si (tamen tio signifas, ke vi bezonas ĉ. 260 MB da libera spaco en via telefono). La planata rezulto estas helpi al junuloj adaptiĝi al la lando, al kiu ili veturas danke al la programo Erasmus+. Tiu ĉi projekto estas financata per subteno de la Eŭropa Komisiono.

Tiuj ĉi 20 lingvoj aperas en la aplikaĵo: English, Français, Deutsch, Nederlands, Português, Español, Magyar, Latviešu, Romanian, Italiano, Lietuvių, Türkçe, Eesti, Slovenčina, Ελληνικά, Slovenščina, Български, Русский, Čeština, Esperanto

Jen ĉi tie la aplikaĵo haveblas, ankaŭ kun Esperanto-traduko de la retejo: http://speaklearn.eu/index_esp.html

esperantoesperanto2

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.