Pacon al Ukrainio, pacon al la mondo!

E@I, kiel internacia civitana asocio, forte kondamnas la nunan agreson de Rusio en Ukrainio. Ĝi estas nepravigebla krimo kaj havos multajn negativajn sekvojn. Ni ĝenerale kondamnas ĉiujn militajn konfliktojn, kie ajn kaj de kiu ajn ili estas faritaj. Tamen la nuna des pli influas nin, ĉar ĝi okazas rekte en la najbara lando kaj ĉar estas engaĝitaj landoj, en kiuj ambaŭ ni havas amikojn, konatojn kaj kolegojn.

Samtempe ni esprimas nian kompaton kaj solidarecon al ĉiuj homoj trafitaj de ĉi tiu agreso.

Same kiel poliglotoj kaj esperantistoj, ni kredas, ke homoj (sed ankaŭ registaroj!) devas solvi siajn reciprokajn konfliktojn ĉefe per dialogo, komunikado. Milito kaj perforto neniam estas la solvo!

Lingvolernado ne nur havas praktikan sencon: krom la akirita scio, lingvolernado helpas ankaŭ la kapablon kompreni aliajn homojn kaj kulturojn – iliajn kutimojn, opiniojn, agojn. Lerni lingvojn ankaŭ signifas malfermi vian koron kaj interkultura dialogo signifas ankaŭ povi kunsenti kun aliaj, voli aŭskulti ilin kaj kompreni ilin. Hodiaŭ, la volo aŭskulti aliajn en Eŭropo estas markita de konflikto, kiun ni ne atendis en la 21-a jarcento.

Konata slovaka proverbo diras: “Kiom da lingvoj vi scipovas, tiomfoje vi estas homo.” Nuntempe, ĉiu el ni devas esti homo – tute sufiĉos unufoje.

Ni alvokas la registaron de la Rusa Federacio kiel eble plej baldaŭ ĉesigi sian armean operacion en Ukrainio. Ni do alvokas la respondeculojn kiel eble plej frue ĉesigi ĉi tiun konflikton pace. Necesas kiel eble plej baldaŭ komenci dialogon kaj trovi solvon por ne pligrandigi la ĝisnunajn viktimojn. Sen dialogo ne estas komunikado, sen komunikado ne estas kompreno kaj sen kompreno ne estas partnereco, amikeco, kunlaboro.

Bedaŭrinde, la nuna konflikto tute ne estas nur pri Ukrainio – ĝi ankaŭ estas malgaja pruvo de tio, ke ni, kiel homaro, ankoraŭ ne maturiĝis. Nia konscio estas ankoraŭ sur la besta nivelo, sed bedaŭrinde nia teknologio jam estas sur multe pli alta nivelo – sur la nivelo de la ebla ekstermado de la homaro de la surfaco de nia planedo. Ni do kunlaboru por maturiĝi kiel homoj kiel eble plej baldaŭ – kaj por kompreni, ke al ni ĉiuj minacas la armiloj, kiujn ni mem kreis por reciproka detruo.

Kaj kiam finfine silentiĝos la armiloj, ni ne haste forgesu, kio kaŭzis la konflikton, sed ankaŭ kio ebligis ĉi tiun konflikton. Armiloj estas io, kion ni bezonas en la estonteco kiel eble plej malmulte, ne kiel eble plej multe! Ni alvoku do por la detruo de nukleaj armiloj, sed ankaŭ por la senarmiligo de la mondo en la plej larĝa senco. Ni kredas, ke tio, kion la homaro vere serĉas kaj bezonas, estas harmonio kaj paco – kaj ĉi tiuj neniam estos akiritaj per agreso kaj armiloj. Paco estas la sola vojo! Paco estas la sola eliro!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.