Organizita E@I 5-jariĝas, kun novaj projektoj kaj staĝanto

E@I

Gazetara komuniko de E@I. En Bratislavo kaj Nancio, la 14-an de novembro 2010.

Antaŭ 5 jaroj, la 14-an de novembro 2005, estis ĉe la Ministerio de internaj aferoj de la Slovaka respubliko registrita senprofita neregistara junulara organizo E@I (elparolu “e-ĉe-i”).

Tio estis grava kontribuo al plia profesiiĝo de esperantista laborgrupo, kiu formiĝis jam en la jaro 2000 en Svedio kaj ekde la jaro 2003 estis faka sekcio de TEJO. Por emfazi la ĝeneralan lingve kaj teknologie edukan karakteron kiun ĝi ekhavis, oni al ĝia oficiala nomo E@I krom Esperanto ĉe Interreto atribuis ankaŭ la signifon Edukado ĉe Interreto.

Ekde la unuaj projektoj, inter kiuj estis la hodiaŭ jam bone konata retpaĝaro lernu! <http://www.lernu.net> por reta lernado de Esperanto, la organizo multon lernis kaj la unuaj aktivuloj gvidataj de Hokan Lundberg ankaŭ sukcese transdonis siajn spertojn al nova generacio. E@I en 2010 estas aktiva ne nur en la kampo de seminarioj kaj interretaj projektoj, sed efektivigas ankaŭ sukcesan eldonan agadon: la DVD Esperanto Elektronike en 2006 aperis en la kvanto de 9.000 diskoj; la KD-Romo Esperanto eldonita en 2008 kune kun la urbo Bjalistoko aperis antaŭ la 94-a UK en 400.000 ekzempleroj kiel senpaga aldonaĵo al la pola gazeto Gazeta Wyborcza. El eldonitaj libroj la plej nova estas la Detala gramatiko de Esperanto, origine verkita de Bertilo Wennergren por lernu! en elektronika formo.

La nuntempa kunordiganto de la E@I-agado estas la juna slovaka esperantisto Peter Baláž.

Por povi efektivigi sian agadon, E@I plene dependas de volontulaj kunlaborantoj, eksteraj subvencioj kaj mondonacoj de unuopuloj. Ekde la komenco plej granda subtenanto de ĝiaj projektoj estas la fondaĵo Esperantic Studies Foundation, sed lerta monpeta agado jam sukcesis certigi monon ankaŭ de la sveda IDO-fondaĵo (jes: Ido), de la FAME-fondaĵo kaj ankaŭ de Eŭropuniaj fontoj: Kelkajn seminariojn ebligis realigi la programo Junularo de la Eŭropa Komisiono kaj en la jaro 2009 E@I sukcesis peti de la agentejo EACEA grandan sumon de 256.000 € por estrado de dujara projektoj kun partneroj en pluraj eŭropaj landoj kies rezulto estos retejo por instrui la slovakan lingvon al eksterlandanoj. Malgraŭ tio individua helpo de esperantistoj plu urĝe necesas por kelkaj tre gravaj projektoj, kiel starigo de interreta versio de la Plena Ilustria Vortaro, jam kontraktita kun SAT, ĉar tiun laboron neniu alia ol la esperantistoj mem povas financi. La monkolekta kampanjo ĉe <http://www.vortaro.net> ĝis nun sukcesis gajni eĉ ne duonon de la bezonata sumo de 10.000 € por moderne prilabori kaj senpage rete serĉebligi la 50.000 vortarajn unuojn.

Marek Blahuš kiel staĝanto de E@I
Tamen plu aperas ankaŭ novaj sukcesoj, kiuj ebligas al E@I plivastigi sian aktivularon. La ĉeĥa esperantisto kaj studento pri informadiko Marek Blahuš (sur foto) laboras nun ekde septembro 2010 ĝis majo 2011 en Nancio (Francio) kiel unua staĝanto de E@I, okupiĝanta plentempe pri E@I-agado. La kostojn de lia staĝo plene kovras la Eŭropunia fondaĵo ERASMUS. Liaj taskoj inkluzivas krom laboro pri diversaj komputil-lingvistikaj projektoj ankaŭ prezentadon de E@I dum Esperanto-aranĝoj en la regiono. E@I nun serĉas pliajn studentojn (kaj ne nepre nur de informadiko) kiuj interesiĝus simile gajni sperton staĝante por ĝi en eksterlando, helpante tiel samtempe al la Esperanto-movado.

La tekston de ĉi tiu gazetara komuniko eblas libere, plene aŭ parte, uzi kiel bazon de artikolo aŭ alia raporto.
Kontakton kun E@I (detaloj, intervjuoj, invitoj…) serĉu ĉe http://www.ikso.net aŭ retpoŝte per marek@ikso.net.

Elŝutu tiun ĉi gazetaran komunikon en la formato PDF (1,2 MB)

One thought on “Organizita E@I 5-jariĝas, kun novaj projektoj kaj staĝanto

Comments are closed.