OpenOffice 3.0 – altkvalita oficejo senpage

Post trijara programado ni finfine denove havas novan version de populara oficeja programaro OpenOffice.org, nun en versio 3.0. Programistoj de Novell kaj Sun eĉ diras ke ni nun ne bezonas similan MS Office ĉar OOo scipovas anstataŭigi ĝin. Kion novan alportis nova versio? Kiuj ecoj vi uzos kaj de kio povus lerni ankaŭ konkurenco?

Office OpenXML

Pri formato OOXML oni jam skribis multon. Sed malgaja vero estas ke Microsofta malfermita formato jam estas nova oficiala ISO formato. Ĉi formaton Microsoft programis pro sia oficeja pako MS Office 2007 kaj uzadas ĝin kiel defaŭlta formato por konservado. Feliĉe, kiel ankaŭ nomo diras, estas formato tute malfermita do programistoj de aliaj firmaoj ne bezonas longatempan retroprogramadon. Malfeliĉe OOXML estas tro ampleksa kaj ĝia tuta implementacio jam ne estas finita. Kompreneble, oni prilaboradas tion sed ĉefprogramistoj de tempo al tempo disputas pro kiu estas programado tiom malrapida …

Sed OOo reagas al OOXML tepide. Ebligas malfermi ĉi tiun formaton (nur simplajn dosierojn, pli kompleksa subteno ankoraŭ venos) kaj konservi jam ekzistatajn dosierojn sed ne ebligas konservi novajn dosierojn tien. Oni bezonas konkurencan formaton malfermadi sed tute ne subtenadi.

ODF 1.2

OpenOffice uzadas dekomence por defaŭlta konservado formaton ODF (Open Document Format – Malfermita Dokumenta Formato), kiu en 2006 iĝis ISO-a standardo. Nun alvenas en nova versio ankaŭ ĉi formato, konkrete en versio 1.2. Krom alia ĝi alportas pli bonan subtenon por formuloj kaj standardoj W3C RDF kaj OWL. Subteno por pli malnova formato ODF 1.0/1.1 restas sed defaŭlte novaj dosieroj konserviĝas en ODF 1.2. Tion vi povas ŝanĝi sed estas rekomendata lasu version 1.2.

PDF

Rekta eksporto al PDF estis bonega avantaĝo jam en OOo 2.0. Nun krom tio eblas PDF ankaŭ importigi. Sed ne en pura instalo, ĉar ĝi estas nelegebla.

Por plena PDF-subteno bezonas instaligi senpagan kromprogramon. Nekompreneblas kial programaro kun kvalito de OOo ne montrigadas rimarkon instaligi kromprogramon kaj PDF-on tuj „malfermas“. Kun eblo malfermi PDF-on oni ankaŭ aldonis eblon redakti ĝin. Pro strukturo de PDF ne eblas facile redakti ĝin sed por redakto de misskribaĵoj sufiĉas.

Pri PDF mi volas rimarki „mortigan funkcion“, hibridan PDF-on. Se vi ĝis nun bezonis havi la unu enhavon en PDF kaj ODF dosieroj certe vi rememoras problemojn kun tio. Por ekzemplo, se vi redaktis unuan dosieron vi bezonis redakti ankaŭ duan aŭ ĉiam sendi ambaŭ. Ĉi nekomfortaĵojn vi povas nun solvi, en hibridan PDF oni konservos ankaŭ ODF dosieron. Dosiero aspektas kiel normala PDF, PDF-legiloj normale legos ĝin, sed se vi malfermos ĉi dosieron per OpenOffice do OOo preferos ODF-an parton. Pro tio estos redaktado ege plifaciligita.

MacOS X

Uzantoj de MacOS X finfine povas gajegiĝi. Ĝis nun oni bezonis uzi NeoOffice-on, portita OOo kiu montrigas grafikspacon per Java. Sed tiu ĉi solvo ne sufiĉe bonis kaj nun ĝi estas solvita bonege, OOo native subtenas MacOS X-on kaj kondutas kiel alia Aqua aplikaĵo.

VBA makroj

Novell kaj Sun prilaboris ankaŭ subteno por VBA-aj makrooj. Solvo estas nuntempa parta subteno. Do nun oni ebligas lanĉi originalajn makroojn rekte de MS Office. Defaŭlte ĝi estas neaktivaj, pro sekureco, sed aktivigo estas demando de kelkaj klikoj.

Ŝanĝoj inter versioj 2.0 kaj 3.0 ne estas tiom grandaj kiel inter 1.0 kaj 2.0 sed ankaŭ nun ege plibonigis Ooo-on kaj montris ke ĝi apartenas al la plej bonaj oficejaj programaroj. Kaj OOo estas tute senpaga tiel bonegas por nepretenduloj, lernejoj, diversaj organizoj ktp.

Mi ege dankas al Cindy McKee pro bildoj.

7 thoughts on “OpenOffice 3.0 – altkvalita oficejo senpage

  1. Laŭ mi estas OpenOffice.org la plej bona senpaga oficeja programaro. En mia telekomputilo (kun Kubuntu Linux) mi kompreneble uzadas gxin. Kial mi uzu na MS Office?

  2. Ĉu eble iu scias kiam estos alirebla esperanta versio de OpenOffice.org?

  3. El oficiala retpaĝo de OOo (http://eo.openoffice.org): “OpenOffice.org jam disponeblas en multaj lingvoj. Aktuale la Esperanto-versio ekzistas nun kiel frua test-versio. Eventuale ni bonvenigos volontulojn, kiuj pretos kunlabori por kontroli, provlegi kaj poluri la pli firmajn test-versiojn”

  4. Jes. Sed en sama paĝo estas ankaŭ skribita: “La nuna eldono estas 1.1.4.” La paĝar’ ne aspektas kiel ofte ĝisdatigata, mi tion komprenas. Sed en elŝutcekcio ne estas elekto “Esperanto”, Cindy McKee skribis al mi ke OOo aspektas ege tradukita Esperanten. Kaj mi legis ĉe Libera Folio ke Esperantlingva versio haveblas en Ubuntu Linux do mi ne scias.

Comments are closed.