Novaj fotografioj kun ekstrema distingivo

Antaŭnelonge estis en reto publikitaj du fotoj en ekstrema distingivo, laŭ iliaj kreantoj temas eĉ pri rekorda distingivo.

Dresdeno

Inter la novaj fotoj troviĝas foto de Dresdeno kun distingivo 297500 x 87500 rastrumeroj, do entute kun 29 miliardoj da rastrumeroj. Ĝi konsistas el 1665 fotoj kun distingivo 21.4 megarastrumeroj, kiuj estis fotitaj per Canon 5D mark II kaj per 400 mm objektivo, helpe de maŝino, la fotografado daŭris 172 min.

Entute 102 GB da datumoj estis kunigataj per komputilo 94 horojn.

Prago

Panorama fotografio de Prago kun distingivo 192000 x 96000 rastrumeroj (do 18.4 gigamastrumeroj), estis farita fine de oktobro el televida turo Žižkov kaj laŭ informoj ĝi estas la plej granda panorama 360-grada fotografio. Oni fotis ĝin per la sama fotilo, sed kun 200 mm objektivo. Poste 40 GB da fotoj estis kunigitaj per programo PTGui. La kunigado daŭris proksimume unu semajnon, sed aliajn tri semajnojn oni pasigis per alĝustigado, egaligado de kontrasto, koloroj kaj akreco de la unuopaj partoj.

fonto: dresden-26-gigapixels.com, 360cities.net